Ulaanbaataro

ĉefurbo de Mongolio
(Alidirektita el Ulaanbaatar)

Ulanbatoro (mongole Улаанбаатар, prononco Ulaanbaatar) estas la ĉefurbo de Mongolio. Ĝi situas nordoriente en Mongolio, ĉe la bordo de la rivero Tuul, en la valo de la montaro Bogdo Uul.

Panorama vido de la urbo je 2010
Panorama vido de la urbo je 2010
Ulanbatoro
mongole: Ulaγanbaγatur
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Улаанбаатар
Kromnomoj: УБ, Нийслэл
Lando Mongolio Mongolio
Historiaj regionoj Mongola Imperio, Interna Mongolio
Montaro Bogd Ĥan Uul
Memorindaĵoj Gandantegĉinlen monaĥejo, Choijin Lama Templo
Rivero Tuul
Situo Ulaanbaatar
 - alteco 1 350 m s. m.
 - koordinatoj 47° 55′ 12″ N 106° 55′ 12″ O / 47.92000 °N, 106.92000 °O / 47.92000; 106.92000 (mapo)
Areo 4 704,4 km² (470 440 ha)
Loĝantaro 1 444 669 (2018)
Denseco 307,09 loĝ./km²
Fondita 1639 Örgöö
 - alinomita 1924 Ulanbatoro
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo 210 xxx
Tel. antaŭkodo +976 (0)11
Aŭtokodoj УБ
ISO 3166-2 MN-1
Situo enkadre de Mongolio
Situo enkadre de Mongolio
Situo enkadre de Mongolio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Ulan Bator
Retpaĝo: www.ulaanbaatar.mn
Map
la urbocentro

La urbo estis fondita en 1639 kiel Urgoo (ruse: Urga), ĝi prosperis en la 1860-aj jaroj kiel komerca centro inter Rusio kaj Ĉinio. Mongolio deklaris en 1911 sian sendependiĝon kaj en 1924, kiam la urbo iĝis la ĉefurbo de la Mongolia Popola Respubliko, la nomo estis ŝanĝita al Ulaanbaatar (ruĝa heroo en la mongola lingvo) honore al la nacia heroo Sukhbaatar, kiu forpelis de mongolia teritorio la trupojn de cara Rusio kaj Ĉinio kaj invitis la Ruĝan Armeon de Sovetunio. Lia statuo staras en centro de Ulanbatoro

La urbo havas trajnan konekton al Moskvo per la Tra-Siberia Fervoj(lini)o kaj ankaŭ al Pekino, tra la Ulanbatora stacio.

La urba blazono cetere bildigas la mitan duonbirdon Garudo, kiu ankaŭ bildiĝas en la naciaj emblemoj de Indonezio kaj de Tajlando.

Gravaj vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Esperanto redakti

Mongola Esperanto-Societo estas (fondita en 1970 en la urbo) la 70a Landa Asocio (en 2009) de UEA.

En junio, 2010, okazis en la urbo la 6a Azia Kongreso de Esperanto kun pli ol 200 kongresanoj el ĉirkaŭ 30 landoj.

Bildaro redakti

Partneraj urboj redakti

Panoramoj redakti

Vido el Zaisan Memorial en 2005
Vido el Zaisan Memorial en 2009