Uljanovska Aŭtomobila Uzino

aŭtomobila firmao

Uljanovska Aŭtomobila Uzino, UAZ (ruse Ульяновский автомобильный завод, ruse УАЗ) estas rusia entrepreno, kiu produktas aŭtojn kun kompleta transmisio: ajnagrundajn aŭtomobilojn, kamionetojn, busetojn. Ĝi situas en urbo Uljanovsko.

UAZ
UAZ
negoco • entrepreno • aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum julio 1941 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Uljanovsko, Rusio
Lando Rusio
Estr(ar)o Vadim Ŝvecov
Agokampo aŭtomobila industrio
sporta-utileca aŭto
Posedata de Sollers JSC vd
TTT www.uaz.ru
vdr

Historio redakti

Post komenco de la Granda patriota milito la registaro de Sovetunio decidis evakui moskvan aŭtouzinon ZIS[ru] al Uljanovsko. La 20-an de oktobro 1941 venis el Moskvo unuaj fakuloj, kaj jam en majo 1942 la uzino komencis produkti 3-tunajn aŭtojn ZIS-5[ru]. Post pliaj 2 monatoj la uzino produktis jam po 30 kamionojn tage.

La 22-an de junio 1943 Ŝtata Komitato pri Defendo de USSR decidis konstrui en Uljanovsko aŭtomobilan uzinon surbaze de evakuita ilmaŝinaro de ZIS. En majo 1944 estis finmuntita la unua eksperimenta modelo de 3,5-tuna kamiono UljZIS-253. Fine de 1944 produktado de ZIS-5 estis transmetita al la uzino UralAZ en Miasso, kaj al la uljanovska uzino oni komisiis produktadi aŭtojn GAZ-AA[ru].

Modeloj redakti