Ulrika Eleonora (Svedio)

reganta reĝino de Svedio ekde 1718 ĝis 1720

Ulrika Eleonora (naskiĝis la 23-an de januaro 1688 en Stokholmo, mortis la 24-an de novembro 1741 samloke) estis reĝino de Svedio ekde 1718 ĝis 1720.

Ulrika Eleonora de Svedio
Reĝino de Svedio
Regado 17181720
Antaŭulo Karolo la 12-a
Sekvanto Frederiko
Kronado la 17-an de marto en Upsalo
Persona informo
Ulrika Eleonora
Naskiĝo 23-an de januaro 1688 (1688-01-23)
en Stokholmo  Svedio
Morto 24-an de novembro 1741 (1741-11-24) (53-jaraĝa)
en Stokholmo  Svedio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per variolo vd
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Subskribo Ulrika Eleonora (Svedio)
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Karolo la 11-a vd
Patrino Ulriko-Eleonoro de Danio vd
Gefratoj Karolo la 12-a de Svedio • Hedvigo Sofio de Svedio vd
Edz(in)o Frederiko
Infanoj neniuj
Parencoj Luiza Ulrika de Prusio vd
Profesio
Okupo artisto vd
Dukino de Bremen-Verden
Dum 17181719
Antaŭulo Karolo la 12-a
Sekvanto Georgo la 1-a de Britio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ulrika Eleonora estis la dua filino de Karolo la 11-a de Svedio kaj lia edzino Ulrika de Danio.

Ekde ĉ. 1713 Ulrika aktive partoprenis sesiojn de la Senato, ĉar ŝia frato, reĝo Karolo la 12-a, estis eksterlande. Kun lia konsento ŝi subskribis preskaŭ ĉiujn senatajn dokumentojn, krom tiujn rekte direktitajn al la reĝo.

Post la morto de sia frato ŝi rapide akiris por si la reĝan povon, kion la Senato, surprizite, akceptis, kaj post iom de rezisto fine ankaŭ la Milita Konsilio. La 23-an de januaro 1719 reĝa elekto konfirmis ŝin, kaj la 17-an de marto ŝi estis kronita en Upsalo.

Ulrika Eleonora transdonis pli da sia rega povo al sia edzo, Frederiko de Hessen-Kassel, kaj finfine abdikis favore al li.

Ŝi estis la lasta vitelsbaĥa reganto de Svedio. Ilia geedzeco ne havis infanojn.