Ulrike von Levetzow
Theodore Ulrike Sophie von LEVETZOW, konata kiel Baronino Ulrike von Levetzow (4a de februaro 1804 – 13a de novembro 1899) estis amikino kaj la lasta amo de Johann Wolfgang von Goethe.
Ulrike von Levetzow | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Theodore Ulrike Sophie von Levetzow |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1804 en Löbnitz |
Morto | 13-an de novembro 1899 (95-jaraĝa) en Třebívlice |
Tombo | cemetery Třebívlice (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Joachim Otto Ulrich von Levetzow (en) |
Patrino | Amalie von Klebelsberg (en) |
Edz(in)o | – |
Parencoj | Franz von Klebelsberg zu Thumburg (en) (vicpatro) |
Okupo | |
Okupo | verkisto filantropo kanonikino |
Ŝi naskiĝis en Löbnitz (nune parto de Groitzsch) en Saksio, filino de la ĉambelano de la duko de Meklenburgo-Schwerin kaj poste de Hofmarschall Joachim Otto Ulrich von Levetzow kaj de lia edzino Amalie. La dekses-jaraĝa junulino unuafoje renkontiĝis kun Goethe en 1821 en Marienbad kaj denove en Carlsbad en 1822 kaj 1823. La poeto, tiam 72-jaraĝa, estis tiom forportita de ŝiaj ingenio kaj belo ke li planis edziĝi al ŝi kaj petis al la Grandduko Karlo Aŭgusto, ke li petu ŝian manon je lia konto. Malakceptita, li iris al Turingio el kie li faris al ŝi la poemojn kiujn li poste nomos Trilogie der Leidenschaft. Tiuj poemoj inkludas la faman "Elegion de Marienbad".
Ulrike poste konfesis, ke ŝi ne estis preparita por edziĝi kaj kolerete neis amaferon kun Goethe. Ŝi restis needziĝinta sian tutan vivon kaj mortis 95-jaraĝa en la Kastelo de Trziblitz en Bohemio.
Bibliografio
redakti- Suphan, Goethe Jahrbuch, volume xxi (Frankfort, 1900)
- Kirschoer, Erinnerungen an Goethes Ulrike und an die Familie von Levetzow-Rauch (Aussig, 1904)