Uluru

Grandega roko el sabloŝtono en suda parto de la Norda Teritorio de centra Aŭstralio

Uluru (esperante Uluruo[1]), konita ankaŭ kiel Ayers Rock (Roko Ayers), estas grandega roko formita el sabloŝtono en suda parto de la Norda Teritorio, en centra Aŭstralio. Ĝi kuŝas 335 km sudokcidente de la plej proksima granda urbo nome Alic-Fonto; sed je 450 km laŭ ŝoseo. Kata Tjuta kaj Uluru estas la du plej gravaj ecoj de la Nacia Parko Uluru-Kata Tjuta. Uluru estas sakrala por la indiĝenojaborigenoj Pitjantjatjara kaj Jankunjtjatjara naturaj de la regiono. Ĝi enhavas multajn fontojn, putojn kaj rokkavojn, krom antikvajn pentraĵojn. Uluru estas listita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.

Uluru
Insulmonto [+]

Supermara alteco863 m [+]
Koordinatoj25° 20′ 42″ S, 131° 2′ 10″ O (mapo)-25.345131.03611111111Koordinatoj: 25° 20′ 42″ S, 131° 2′ 10″ O (mapo)

Uluru (Aŭstralio)
Uluru (Aŭstralio)
DEC

Uluru (Norda Teritorio)
Uluru (Norda Teritorio)
DEC

Map
Uluru

Vikimedia Komunejo:  Uluru [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Helikoptera foto de Uluru.
Situo en la lando

Priskribo redakti

Uluru estas unu el la kulturaj naturaj blazonoj plej famaj de Aŭstralio. La rokaĵo elstariĝas 348 m. super la ĉirkaŭaĵo kaj 863 m. super la marnivelo, kvankam la plej parto troviĝas subtere kaj subtere unuiĝas kun subtera parto de Kata Tjuta. La konturo de la roko mezuriĝas 9,4 km. Tiom Uluru kiel Kata Tjuta enhavas gravegan kulturan signifon por la indiĝenoj, kiuj organizas gvidatajn vizitojn por informi la turistojn pri la lokaj bestaro kaj vegetalaro, la arbustejo kaj la lokaj legendoj.

La surfaco de la roko ŝanĝas koloron laŭ la inklino de la sunradioj, kaj laŭlonge de la tago kaj laŭlonge de la jaraj sezonoj. Plej fama estas ĉefe la bildo de Uluru krepuske, kiam ĝi iĝas brilruĝa. Spite, ke la pluvo maloftas en tiu duondezerta regiono, dum la malsekaj tagaroj la roko atingas arĝentgrizan nuancon, kun rimarkindaj nigraj strioj pro algoj kiuj kreskiĝas en la rojetoj.

Nomo redakti

La lokaj indiĝenoj Pitjantjatjara nomigis la rokon "Uluru". Tiu vorto nenion signifas en ties lingvo, sed ĝi estas loka familinomo.

Oktobre de 1872 la eksploristo Ernest Giles estis la unua ne-indiĝeno vidanta la rokaĵon. Li vidis ĝin de malproksimege, sed estis avertita ne alproksimiĝu. En 1873, funkciulo William Gosse vizitis la rokon kaj nomigis ĝin "Ayers Rock" honore alian funkciulon, Henry Ayers. Ekde tiam ambaŭ nomoj estis uzataj, sed ĉefe la anglan nomon uzis ne-indiĝenoj.

En 1993 ekis en Aŭstralio nova regularo por nomigi duoble en angla kaj en indiĝena lingvoj kaj tiele renaskiĝis la indiĝena nomo Uluru. Tamen la ĉirkaŭaĵo kaj najbara flughaveno ankoraŭ nomiĝas Ayers Rock.

Legendoj redakti

Multaj aborigenaj legendoj rilatas kun Uluru kaj ties multaj fendoj. Unu el ili parolas pri serpentoj kiuj militis ĉe Uluru, fendigante la rokaĵon. Alia mito rakontas pri du triboj de praspiritoj kiuj estis invititaj je festo, sed ili estis malhelpitaj de Dormanta Lacertovirino kaj ili responde sanĝis ŝin en kota skulptaĵo kiu viviĝas kiel dingo. Poste okazis granda batalo, kiu finis je la morto de ambaŭ tribestroj.

Oni rakontas ofte, ke tiuj kiuj prenas rokerojn el la monto estos malbenitaj kaj suferos malbonaĵojn. Ofte okazis fakto, ke homoj kiuj forprenis tiujn rokerojn poste resendis ilin el hejmo al diversaj institucioj por liberigi sin el supozataj konsekvencoj de malbeno.

Turismo redakti

Disvolviĝo de turismo kiu komencis ĉirkaŭ la 1950aj jaroj damaĝis la medion. Oni decidis en fruaj 1970aj jaroj forigi ĉiujn porturistajn infrastrukturojn kaj translokigi ilin for de la parko. En 1975 oni ekkonstruis turismejon kun flughaveno norde de la parko nomita Yulara. Oni fermis la kampadejojn en 1983 kaj la hotelojn en 1984, koincide kun malfermo de Yulara. En 1992 la turismejo estis renomita kiel Ayers Rock Resort.

Ekde kiam oni listigis la parkon kiel Monda Heredaĵo de UNESKO, ĉiujara vizitantaro atingis la nombron de ĉirkaŭ 400,000 vizitantoj dum 2000. La indiĝenoj Anangu gvidas grupojn de turistoj. Sed tiuj tute ne grimpas la rokon pro ties grava spirita signifo. Ili eĉ petas vizitantojn ne grimpu, parte pro la trapaso de sakrala loko kaj parte pro respondeco pri la sekureco de la vizitantoj en ties lando; fakte ili ege tristiĝas kiam vizitanto vundiĝas aŭ mortiĝas dum grimpado. En 1983 la tiama Ĉefministro de Aŭstralio Bob Hawke promesis malpermesi grimpadon, sed eblo grimpi estis kondiĉo antaŭ la redono de la rokaĵo al indiĝenaj posedantoj.

Grimpado ĉe Uluru estas popola allogaĵo por vizitantoj. Oni setligis ĉenon por plifaciligi la grimpadon, sed restas ankoraŭ longa vojo ĝis la pinto, kie estas ofte ventego. Oni bezonas tre fortajn korpokondiĉojn por tia grimpado kaj rezisto al dezertaj cirkunstancoj. Dum kelkaj jaroj mortiĝis almenaŭ ĉirkaŭ 35 personoj je akcidentoj rilataj al grimpado.

Indiĝenoj ankaŭ ne ŝatas fotografiadon de specifaj tabuaj lokoj rilataj al unuseksaj ceremonioj kaj oni planis malpermesi tiujn fotojn.

Referencoj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube