Um Jammer Lammy (japane ウンジャマ・ラミー, Un Ĝama Ramī) estas ritma videoludo disvolvigita de NanaOn-Sha kaj eldonita de Sony Computer Entertainment por la ludkonzolo PlayStation en 1999. Ĝi estas sekvo al la ludo PaRappa the Rapper de 1996, denove kun la kunlaboro de muzikproduktisto kaj ludodizajnisto Masaja Macuura kaj artisto Rodney Alan Greenblat. Arkada versio kundisvolvigita de Namco, nomita Um Jammer Lammy Now!!, eldoniĝis en japanaj arkadejoj en decembro de 1999. La ludo pli poste re-eldoniĝis en PlayStation Network inter 2008 kaj 2012 por PlayStation 3, PSP kaj PlayStation Vita.[1]

Um Jammer Lammy
Disvolvo NanaOn-Sha
Eldoninto Sony Interactive Entertainment
Serio PaRappa the Rapper
Antaŭita de PaRappa the Rapper
Sekvita de PaRappa the Rapper 2
Platformo arkado
Ĝenro Ritma
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo ludstirilo
vdr

Intrigo redakti

La ludo pritemas timidan ŝafinon, kiu nomiĝas Lammy (kun voĉo de Sara Ramírez), maldekstramana gitaristo de roka muzikgroupo nomita MilkCan, apud basisto kaj kantisto Katy Kat, kaj tamburisto Ma-san. Kvankam ŝi kutime estas nervozega homo, Lammy fariĝas multe pli sinfidema kiam ŝi ekportas sian gitaron. La nokton antaŭ la unua koncerto de MilkCan, Lammy sonĝas pri prezentiĝi en koncerto kune kun Chop Chop Master Onion, nur por ekkonscii, ke ŝi ludis per polvosuĉilo la tutan tempon. Dum ŝi veas, ke ŝi estas nenio sen sia gitaro, Chop Chop diras al ŝi pri kiel li perdis sian doĵon, sed ĝi restas en la menso, eĉ kun kazino, kaj lasas al ŝi la vortojn: "Dojo, Casino, it's all in the mind" (doĵo, kazino, ĉio estas en la menso).

Lammy vekiĝas kaj konscias, ke nur restas 15 minutoj por atingi la koncerton. Survoje, tamen, ŝi estas blokita de fajro ĉe picejo. Dum ŝi provas transiri la scenon, la ĉeffajristo Chief Puddle diras ke ŝi blokas la vojon, kaj diras al ŝi, ke ŝi helpu pri estingi la fajron, se ŝi tiel hastas. Tiam Lammy rimarkas afiŝtablulon de kasino. Memorante la vortojn de Chop Chop, Lammy imagas sian fajtestingan tubon kiel gitaron, kaj trovas la sinfidemon, kiun havas ŝi normale dum ludado.

Post estingi la fajron, Chief Puddle gratulas al Lammy kaj donas al ŝi picon, sed ŝi manĝas tro multe, kaj estas misinterpretita kiel gravedulinon de flegisto Cathy Pillar. Kiam tiu konscias, ke Lammy fakte ne estis graveda, Cathy devigas al ŝi helpi dormigi ĉiujn el la novnaskitoj. Poste, dum Lammy foriras, ŝi fuŝpaŝas sur glitkurilon kaj glitas tra la strato, kaj fine eniras aviadilon, kiu komencis forlasi. Tiam ŝi helpas la kapitanon Fussenpepper navigi per la aviadilo dum li trafiĝadas de plafona panelo, kiu interŝanĝas lian personecon. Fine la aviadilo kraŝ-alteriĝas en mezon de plena parkumejo.

Ŝi re-ekkuras al la koncerto, sed tiam memoras ke la gitaro ankoraŭ estas en la aviadilo, kiu jam forflugis. Tiam ŝi iras en gitarvendejon de Paul Chuck, kiu helpas ŝin konstrui novan gitaron el ligno per motorsegilo. Post la farado, Lammy elkuras de la vendejo, sed glitfalas de banana ŝelo, kaj mortas, vekiĝante en infero. (En la usona versio, ŝi anstataŭe estas kaptita je-pantalonzone de la pordanso, kaj ĵetiĝas retrotempen al fora insulo.)

Post tiriĝi en alian koncerton de idolo Teriyaki Yoko, Lammy akiras rajton de reteleportiĝi al Tero per faksilo, sed unue renkontas sian duoblulon Rammy, kiu kulpigas Lammy pri siaj problemoj de atingi tiun koncerton. Fine, Lammy re-surteriĝas, kaj atingas la koncerton de MilkCan samtempe kiel Katy kaj Ma-san, kiu fakte renkontis siajn proprajn obstaklojn, kiuj ilin malfruigis. La grupo kuniĝinta, MilkCan plenumas sian koncerton antaŭ siaj adorantoj.

Post la fino de la renkonto de Lammy, flanka renkonto estas malŝlosita, kiu fokusiĝas pri Parappa. Tie, Katy petas al Parappa, PJ Berri kaj Sunny Funny helpi pri prepari por la koncerto.

Ludado redakti


La ludado de Um Jammer Lammy tre similas al tiu de la antaŭa PaRappa the Rapper, kvankam kun pli forta fokusiĝo pri gitarludado.

Referencoj redakti