Umbelo estas simpla nefinita floraro, kies ĉiuj floroj estas elkreskantaj el unu punkto ĉiudirekte. Tial, la flortigoj similas al vergoj de ombrelo. La floroj sidas preskaŭ samalte, ebene aŭ spfere. Plejofte, la umbeloj estas alcentraj (aŭ centripeta), ĉar la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.

Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.
Skemo de umbelo.

La umbelo tipas la apiacoj (antaŭe umbeliferacoj). Tamen, estas umbeloj ĉe aliaj familioj, kiel ekzemple la hedero.

Baze de umbelo, estas braktearoj, kiuj foje similas sepalaron.

Malveraj umbeloj redakti

Iuj floraroj similas umbelojn, sed la flortigoj ne elkreskas el la sama punkto. La floroj estas samalte pro malsamaj longeco de la flortigoj. Oni nomigas ili korimbojn. Fakte, oni povas rigardi la umbelojn kiel korimbo kies la flortigoj kuniĝis unupunkte.

Floraroj kunmetitaj redakti

Ofte, la umbeloj estas kunmetitaj, en umbelaro: umbeloj de umbeletoj.

 
Skemo de umbelaro.
 
Umbelo ĉe karoto.