Umberto Eco

Itala semiotikisto, filozofo, kaj romanisto (1932–)

Umberto ECO [UmBERTo Eko] (naskiĝis la 5-an de januaro 1932, mortis la 19-an de februaro 2016[1]) estis itala verkisto kaj semiotikisto. Li naskiĝis en Alessandria. Poste li laboris kiel profesoro pri semiotiko en la universitato de Bolonjo.

Umberto Eco
Persona informo
Umberto Eco
Naskiĝo 5-an de januaro 1932 (1932-01-05)
en Alessandria,  Reĝlando Italio
Morto 19-an de februaro 2016 (2016-02-19) (84-jaraĝa)
en Milano,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Religio ateismo vd
Lingvoj italafrancalatina vd
Loĝloko AlessandriaMilanoUrbino vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Subskribo Umberto Eco
Familio
Edz(in)o Renate Ramge vd
Profesio
Alia nomo Dedalus vd
Okupo filozofo • romanisto • eseisto • pedagogoscenaristotradukisto • universitata instruisto • semiotician • verkisto • literaturkritikisto • mezepokisto • literatursciencisto • historiisto vd
Laborkampo filozofio de Mezepoko • media culture • malfermita verko • semiologio • strukturisma lingvistikonefikcia literaturohistoria romanolingvosciencosemiotikoitala literaturoliteratura kritiko vd
Aktiva en Bolonjo vd
Aktiva dum 1956–2012 vd
Verkado
Verkoj La nomo de la rozo ❦
Misreadings ❦
Pendolo de Foucault ❦
Apocalypse Postponed ❦
Come si fa una tesi di laurea ❦
Historio de la Malbelo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verko redakti

Umberto Eco naskiĝis en 1932 en norda Italio kaj studis Filozofion kaj Historion de la Literaturo en Milano. Unue li laboris ĉe televido kaj poste kiel provleganto ĉe eldonejo.

En 1962 li publikigis sian unuan libron (“La malferma verko”), en kiu li montriĝis brila kulturteoriulo. La sekvan jaron li fariĝis profesoro pri Estetiko kaj Vida Komunikado. En 1968 li publikigis la libron “Enkonduko al la semiotiko”, kiu daŭre estas internacie la normiga verko pri semiotiko. En 1975 li ekokupis la katedron pri semiotiko en la universitato de Bolonjo, kie li instruis ĝis 2007. Li publikigis plurajn librojn (pri filozofio, semiotiko, kulturo kaj ankaŭ por infanoj). Li ankaŭ estas konata kiel aŭtoritato en la kampo de James Bond[2]. Tamen li fariĝis mondfama per siaj romanoj, precipe per “La nomo de la rozo” (1980), kiu estis eĉ filmigita. Tiu romano kaj kelkaj aliaj estis tradukitaj al multaj lingvoj. Li ricevis la honordoktorecon de 39 universitatoj en pluraj landoj, krom diversajn gravajn ordenojn.

Bibliografio redakti

Eco pri Esperanto redakti

Umberto Eco multe interesiĝis pri komunikado, idiomoj kaj artefaritaj lingvoj. En diversaj libroj kaj artikoloj li pritraktis tiajn temojn. Menciindas tiuflanke la libro "La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea" (1993) kiu en 1994 aperis en Esperanto-versio sub la titolo "La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo"[3] kaj en kiu li pritraktis unuavice la historion de la lingvofilozofia ideo ke la naturaj lingvoj estas malperfektaj, kaj ke por filozofiaj celoj logike perfekta lingvo estas ellaborenda[4].

En la enkonduko la aŭtoro anoncas, ke li "pritraktas nur": 1) La remalkovron de historiaj lingvoj, taksataj originaj aŭ mistike perfektaj, kiel la hebrea, la egipta, la ĉina. - 2) La rekonstruon de lingvoj, kiujn oni pretendis originaj, t.e. fontolingvoj pli aŭ malpli fantomecaj [...]. - 3) Artefaritajn lingvojn, kiuj povas havi tri celojn: I. Perfekteco aŭ struktura aŭ funkcia [...]. II. Perfekteco pro universaleco [...]. III. Perfekteco pro utiligebleco, eĉ nur supozita, kiel la poligrafioj. - 4) Lingvojn pli aŭ malpli magiajn [...].

Post tio li listigas tipojn de lingvoj kiujn li pritraktis “nur apenaŭe”: a) Onirikajn lingvojn, nevole inventitajn, kiel la lingvoj de alienuloj, la lingvojn uzitajn en trancostato, la lingvojn de mistikaj revelacioj [...]. - b) La romanajn kaj poetikajn lingvojn, t.e. la fikciaj lingvoj, eltrovitaj por satiraj celoj [...] aŭ poeziaj [...]. - c) Miksitajn lingvojn, t.e. lingvoj spontane naskiĝintaj de la renkontiĝo de du civilizacioj diverslingvaj [...]. d) Vehiklajn lingvojn, t.e. kaj naturaj lingvoj kaj ĵargonoj pli aŭ malpli limigitaj, kiuj servas kiel anstataŭantoj de la naturaj lingvoj en plurlingvaj areoj [...]. - e) Formalajn lingvojn por malgranda uzkampo, kiel tiu de kemio, de algebro kaj de logiko [...]. f) La vastegan kaj tre plaĉan kategorion de la t.n. “lingvofrenezuloj”.

La librotitolo "La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo"[3] estis samtempe la temo de liaj prelegoj ĉe Collège de France (Kolegio de Francio) de kiuj du temis pri la lingvo Esperanto[4]. En tiu libro Umberto Eco interalie dediĉis ses paĝojn al Esperanto. Unue li priskribas la intencojn de Zamenhof kaj poste – en ĉapitro titolita “Optimumigita gramatiko” – la bazajn regulojn. Li interalie mencias kelkajn faktojn kiuj pruvas la sukceson de Esperanto (p. 273).

Citaĵoj de Eco redakti

"Kvankam mi insistas ke ĉiu lingvo, do ankaŭ Esperanto, reprezentas propran mondkoncepton, mi opinias ankaŭ ke ĝi povas fariĝi vojkruciĝo, iaspeca Honkongo de lingvoj"[4].

"La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata." [4]

"... Mi  iom  studis ĉiujn tiujn utopiojn pri kreado de lingvo perfekta aŭ de la origina, Adama lingvo, ĝis tiuj lingvoj kiujn oni nomas universalaj, kiel Esperanto, volapuko kaj aliaj, kiuj ne celas esti perfektaj lingvoj, sed helplingvoj. Kaj je tiu okazo mi eĉ studis la gramatikon de Esperanto por kompreni pri kio temas. Kaj mi venis al du konkludoj. Ĝi estas tre, tre bone farita lingvo. El lingvistika vidpunkto, ĝi vere sekvas admirindajn kriteriojn de [lingva] ekonomio kaj efikeco. Due, ĉiuj movadoj por internaciaj lingvoj fiaskis, sed ne [tiu de] Esperanto,  kiu plu kunigas aron da homoj ĉie en la mondo, ĉar malantaŭ Esperanto estas iu ideo, idealo; mi celas ke Zamenhof ne nur konstruis lingvan objekton, sed malantaŭ tiu estis ideo, [...] ideo de frateco, ideo pacisma, kaj tiu forto de idealo - pro kiu la esperantistoj eĉ estis persekutataj sub la naziismo kaj la stalinismo - konservas ankoraŭ la komunumon de la e-istoj. Oni ne povas diri ke ĝi fiaskis. Sed necesas diri unu aferon. La kialo pro kiu iu lingvo sukcesas, estas ĉiam nedifinebla." (H. Masson) El: intervjuo al radio Paris Première (27-a februaro 1996) [5]

Vidu ankaŭ redakti

  Trovu « Umberto Eco » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj redakti

  1. Nekrologo en la aŭstra gazeto derstandard.at
  2. (angla) Li verkis Il Caso Bond (esearo, 1966) kaj la ĉapitro "Narrative structures in Fleming" por The James Bond Phenomenon: A critical reader[rompita ligilo] (2009)
  3. 3,0 3,1 La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo / Trad.: Daniele Mistretta. Edistudio, 1994. Kun Antaŭparolo de Humphrey Tonkin. Originala titolo: La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Lo Jacomo, Intervjuo kun Umberto Eco : Esperanto povas fariĝi la Honkongo de lingvoj, en : Re vuo "Esperanto", februaro 1993, n-ro 1045 (2), paĝo 3.
  5. Revuo Esperanto, majo 1996, n-ro 1081 (5), paĝo 90

Eksteraj ligiloj redakti