Umberto Stoppoloni

Umberto STOPPOLONI estis itala esperantisto, Honora Membro de UEA ekde 1992, kaj UEA-delegito pri Esperanto-instruado kaj juro. Li naskiĝis 1917, kaj mortis la 6-an de aŭgusto 2001 en Pistoia.

Umberto Stoppoloni
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1916 (1916-11-30)
Morto 6-an de aŭgusto 2001 (2001-08-06) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperantisto de 1951, Stoppoloni markis la italan movadon dum 30 jaroj, ekde 1963 en diversaj estraraj funkcioj de Itala Esperanto-Federacio (IEF), interalie kiel prezidanto (1966–71). Li kuraĝis alfronti gravan statutŝanĝon en la 1970-aj jaroj, per longa kaj kompleksa proceduro akirigis al IEF ŝtatan agnoskon de ne-profitcela organizaĵo; dum jardekoj li laboris kun la gefratoj Mario kaj Catina Giulia Dazzini por konsciigi la deputitaron pri la oportuneco enkonduki Esperanton en la italajn lernejojn.

Li vizitis preskaŭ ĉiujn italajn klubojn kaj ofte prelegis; verŝajne li atingis rekordon kiel inaŭguranto de stratoj, monumentoj kaj similaj dediĉitaj al Zamenhof aŭ al Esperanto. Li verkis informajn broŝurojn kaj zorgis pri itala traduko de pluraj Esperanto-dokumentoj.

Homo ĉiam trankvila kaj pensema, Stoppoloni klopodis persiste kaj kunlaboreme, sed ankaŭ sindoneme kaj malavare, antaŭenigi siajn ideojn. Li transdonis siajn moralajn valorojn al tuta generacio de esperantistoj, el kiuj rekrutiĝis movadaj gvidantoj je nacia kaj internacia skalo.