Umi ga kikoeru

(Alidirektita el Umi ga kikoeru (filmo))

Umi ga kikoeru (japane: 海がきこえる [umi ga kikoeru], laŭvorte: La maro aŭdeblas) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli, produktita por la japana televido Nihon TV, unue elsendita en 1993.

La maro aŭdeblas
animea filmo • televida filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 海がきこえる
[Umi ga kikoeru]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato la 5-an de majo 1993
Daŭro 72 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Mochizuki Tomomi
Produktisto(j) Toshio Suzuki • Nozomu Takahashi
Scenaro Keiko Niwa
Laŭ la verko de Himuro Saeko
Muziko de Nagata Shigeru
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Kun ĉi tiu filmo, Studio Ghibli provis lasi al siaj plijunaj membroj produkti filmon, plimalmultekoste ol kutime, sed la filmo kostis plimulte kaj la produktado daŭris plilonge, ol antaŭe planite.

La reĝisoro estis Mochizuki Tomomi. La muzikon por la filmo komponis Nagata Shigeru. La rakonto sekvas la samtitolan novelon de Himuro Saeko.

La filmo situas en la urbo Koĉi, en la japana insulo Ŝikokuo. Ĝi temas pri amtriangulo, kiu disvolviĝas inter du bonaj amikoj kaj nova knabino kiu venas el Tokio.

Intrigo redakti

Kiam la alloga lernanto Rikako el Tokio venas en klasĉambron en la urbo Koĉi, la situacio inter Taku kaj Jutaka, delonge bonaj amikoj, rapide iĝas streĉita ĉar amtriangulo inter la tri junuloj formiĝas. Rikako, kiu unue kondutas arogante kaj nealireble kaj ne sukcesas integriĝi al la klaso, iom post iom montriĝas kiel nestabila junulo, kiu suferas pro la divorco de siaj gepatroj. Malfacilaj situacioj okazas, el kiuj la tri junuloj lernas.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Morisaki Taku (杜崎拓 [morisaki taku])
17-jaraĝa lernanto en lernejo en Koĉi, la protagonisto de la filmo. Li rakontas la eventojn, kiel li travivis ilin.
  • Muto Rikako (武藤里伽子 [mutō rikako])
17-jaraĝa lernanto el Tokio, kiu transloĝiĝis en Ŝikokuon kaj devenas samklasano de Taku kaj Macuno.
  • Macuno Jutaka (松野豊 [macuno jutaka])
17-jaraĝa lernanto en lernejo en Koĉi, la longjara amiko de Taku.
  • Kohama Jumi (小浜祐美 [kohama jumi])
17-jara lernanto en lernejo en Koĉi, nur ŝi sukcesas amikiĝi kun Rikako.

Eldonado redakti

La filmo "Umi ga kikoeru" aperis en Japanio en la televidkanalo "Nihon TV" en 1993, kaj poste aperis ankaŭ en laserdisko, kaj dum multaj jaroj estis konata nur en Japanio. En 2003 tiu filmo aperis en Japanio ankaŭ sur DVD. En Usono, la filmo estis lanĉita en ambaŭ kaj DVD kaj Bluradia disko la 18-an de aprilo 2020, fare de la disdonejo GKIDS, kun japana sono kaj angla subtekstoj.[1]

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla Ocean Waves Oceanaj ondoj
franca Je peux entendre l'océan Mi povas aŭdi la oceanon
hispana Puedo escuchar el mar Mi povas aŭskulti la maron
japana 海がきこえる La maro aŭdeblas
normĉina 海潮之声 La Voĉo de la tajdoj
rusa Здесь слышен океан Ĉi tie aŭdeblas la oceano

Referencoj redakti