Umm Salama, Umm Salama Hind bint Abi UmajjaUmm Salama Hind bint Abi Umayya, Hind bint Suhayl, Hind al Makhzumiyah (en araba هند بنت أبي أمية) estis (la sesa) edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "la patrino de la kredantoj".

Umm Salama
Persona informo
أم سلمة هند بنت أبي أمية
Naskiĝo 30-an de novembro 595 (0595-11-30)
en Mekko
Morto 30-an de novembro 680 (0680-11-30) (85-jaraĝa)
en Medino
Tombo Al-Baqi' vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Familio
Patro Abu Umayya ibn Al-Mughira vd
Gefratoj Q12223444Q106927513 • Al-Muhajir ibn Abi Umayya • Q106926120Q106881635 • Qurayba bint Abi Umayya vd
Edz(in)o Abu Salama 'Abd Allah ibn 'Abd al-Asad al-Makhzumi • Mohamedo vd
Infanoj Zaynab bin Abi-Salama • Umar ibn Abi-Salama • Salama ibn Abi-Salama • Q104157769 • Zarah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la morto de sia edzo, Abdallah ibn Abdulasad en la Batalo de Uhudo, ŝi estis konata kiel Ajjin al-Arab (La okuloj de Arabio).[1]​ Umm Salama kaj ŝia edzo, Abdallah ibn Abd Al-Asad, estis el la unuaj islamanoj. Nur Ali kaj kelkaj aliaj malmultaj konvertiĝis al Islamo antaŭ ili. Ŝia edzo mortis pro la vundoj ricevitaj en la Batalo de Uhudo. Tiam, Hind havis filon nome Umar ibn Abi Salama.

Post la morto de Abdallah, la islamanoj apogis ŝin en Medino. Kiam ŝi finis la Iddah (la atendoperiodo de virino ĉu divorcita ĉu vidvino, por nuligi sian geedzecon, antaŭ reedziniĝi), dum 4 monatoj kaj 10 tagoj, kaj Abu Bakr kaj Umar kandidatis, sed ŝi malakceptis. Mohamedo kandidatis kaj ŝi akceptis. Umm Salama edziniĝis al Mohamedo estante 29-jaraĝa. Nur liaj sesa kaj sepa edzinoj (Umm Salama kaj Zajnab, respektive) estis rektaj kuzinoj de Mohamedo. Umm Salama estis vidvino kun tri filoj kaj kvara postmorta (post la morto de lia patro) filo kiu naskiĝis tuj post ŝia geedzeco kun Mohamedo.

Umm Salama mortis estante 84-jaraĝa en Medino. Ŝi estis entombigita en la tombejo Ĝannatul Baki. Ŝi estis la lasta survivanta de la patrinoj de la kredantoj.

Notoj redakti

  1. Suleiman, Ali Mourad (2005). Early Islam between Myth and History.