Underwood estis usona fabrikanto de tajpiloj. La kompanio unue estis subkontraktisto de Remington antaŭ ol la ĝi komencis sian propran produktadon. Underwood-tajpilproduktado estis fondita de John T. Underwood (1857-1937), kiu aĉetis la patenton de Franz Xaver Wagner. Poste, la kompanio ankaŭ komencis fabriki maŝinojn por adicii kaj subtrahi.

Underwood
negoco • entrepreno vd
Dum 1875 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Agokampo tajpilo
vdr
Virino kun Underwood ĉirkaŭ 1918

Underwood estis aĉetita de Olivetti en 1963, post kiam ĝi fariĝis partnero de Olivetti en 1959. Underwood tiam havis financajn malfacilaĵojn de kelkaj jaroj. Sub la nomo Olivetti-Underwood, la kompanio havis sian ĉefsidejon en Novjorko. La nomo Underwood daŭre estis uzata ĝis la 1980-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti