União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo

União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (USE-SP) estas organizaĵo fondita en San-Paŭlo la 5-an de junio 1947, dum la 1-a Subŝtata Spiritisma Kongreso, kiel rezulto de la klopodo de kvar spiritismaj organizaĵoj, kiuj gvidis la kreadon de USE-SP: Sinagoga Espírita Nova Jerusalém, União Federativa Espírita Paulista, Federação Espírita do Estado de São Paulo kaj Liga Espírita do Estado de São Paulo.

USE-SP
União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo
Komenco 5-a de junio 1947
Sidejo San-Paŭlo (urbo)
Celo Spiritismo
Agareo

San-Paŭlo

Retejo usesp.org.br
vdr

Pluraj tezoj estis prezentitaj kaj tiu de Edgard Armond estis la elektita en tiu kongreso por la kreo de USE-SP, tiutempe União Social Espírita.

USE-SP estis kreita kun la celo kunigi la spiritismajn instituciojn kaj disvastigi spiritismon, krom gvidi la normigon de la spiritisma doktrino, sed sen rekta enmiksiĝo en la spiritismajn centrojn ligitajn al ĝi. Pli ol 1 400 spiritismaj asocioj situantaj en la subŝtato San-Paŭlo integras la organizaĵon USE-SP, kiu reprezentas la subŝtatajn spiritismajn movadojn ĉe Conselho Federativo Nacional (CFN) de Brazila Spiritisma Federacio. CFN (Nacia Federacia Konsilio) estiĝis en 1950 pro la tiel nomata Pacto Áureo (Ora Pakto), de 1949.

[1] [2] [3]

Referencoj redakti

  1. JANOTTI, Maria de Lourdes. LANG, Alice Beatriz da S. Gordo. Espiritismo Progressista. São Paulo: Conex, 2005. Pag. 91.
  2. Retpaĝo historio sur la rettejo de USE-SP portugale
  3. Biografio de Edgard Armond sur la retejo Centro Espírita Caminhos de Luz portugale

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de USE-SPportugale