Uniaj teritorioj de Barato
La Unio Barato konsistas el pluraj ŝtatoj respektive subŝtatoj kaj aldone el 8 uniaj teritorioj.

Mapo de la 28 ŝtatoj kaj 8 uniaj teritorioj de Barato
Nomo | Ĉefurbo | Oficiala lingvo | Areo (km²) | loĝantaro (2011) | Fondo | kodo |
---|---|---|---|---|---|---|
A Andamanoj kaj Nikobaroj (insularo) | Port Blair | hindia | 8 249 | 380 581 | 1950 | IN-AN |
B Ĉandigaro | Ĉandigaro | hindia | 114 | 1 055 450 | 1966 | IN-CH |
C Dadro kaj Nagar-Havelio plus Damano kaj Diuo | Daman | guĝarata | 603 | 586 956 | 2020 | IN-DH |
Ĉ Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Srinagaro | guĝarata | 42 241 | 12 258 433 | 2019 | IN-JK |
D Ladako | Leh | tibeta, ladaka | 59 146 | 290 492 | 2019 | IN-LA |
E Lakŝadivoj (insularo) | Kavaratti | malajala | 32 | 64 473 | 1956 | IN-LD |
F Delhio (ĉefurba teritorio) | Delhio | hindia | 1 483 | 16 787 941 | 1950 | IN-DL |
G Pondiĉero | Pondiĉero | tamila, franca | 492 | 974 345 | 1963 | IN-PY |
En 2019 la eksa teritorio Ĝamuo kaj Kaŝmiro dividiĝis al nova pli okcidenta Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj pli orienta Ladako. Tiuj teritorioj estas pridiskutataj ekde kiam ekzistas la Barata unio - pretendojn pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro havas ankaŭ Pakistano, kaj pretendojn pri Ladako Pakistano kaj Ĉinio. Krome en 2020 la antaŭaj teritorioj Dadro kaj Nagar-Havelio plus Damano kaj Diuo unuiĝis al nova komuna teritorio.
La nombroj de loĝantoj laŭ la nacia censo de 2011 ankoraŭ estas la aktualaj nombro en somero 2025.
Vidu ankaŭ
redakti