UNICEF

Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj
(Alidirektita el Unicef)

La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Children's Fund, mallongigita UNICEF - aŭ ĝis 1953 Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (United Nations International Children's Emergency Fund) estas internacia organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiu laboras en 157 landoj kaj temas pri infanoj. Ĝi estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 11-an de decembro 1946 kun sidejo en Novjorko laŭ iniciato de pola kuracisto Ludwik Rajchman.

UNICEF
emblemo
flago
organization established by the United Nations
Komenco 11-a de decembro 1946 vd
Geografia situo 40° 45′ 1″ N, 73° 58′ 12″ U (mapo)40.750303-73.969927Koordinatoj: 40° 45′ 1″ N, 73° 58′ 12″ U (mapo)
Sidejo Nov-Jorko
UNICEF (Novjorko)
UNICEF (Novjorko)
DEC
UNICEF
UNICEF
Map
UNICEF
Moto Unite for children
Fondinto(j) Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj • Ludwik Rajchman vd
Ĉefestro(j) Catherine M. Russell vd
Membro de Grupo de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluo • Digital Public Goods Alliance vd
Filioj UNICEF Canada • Polish National Committee for UNICEF vd
Posedatoj Judith with the head of Holofernes • Kolekto Rau por UNICEF vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La oficiala flago de UNICEF

UNICEF donas longtempan helpadon al infanoj kaj patrinoj, kiuj loĝas en disvolviĝantaj landoj. La agentejo dependas de la donacoj de registaroj kaj privataj donacantoj. Ĝiaj programoj celas evoluigi komunumajn servojn por infanrajtoj: la sano, bonfarto, sekureco kaj edukado de infanoj.

UNICEF ricevis la Nobel-premion pri paco en 1965.

Programoj redakti

Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[1]

Gravaj aktivuloj redakti

James Grant

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-28.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo angle

Oficiala retejo arabe Arkivigite je 2005-04-19 per la retarkivo Wayback Machine

Oficiala retejo france Arkivigite je 2005-04-19 per la retarkivo Wayback Machine

Oficiala retejo hispane Arkivigite je 2015-06-27 per la retarkivo Wayback Machine