Unio de Franclingvanoj

La Unio de Franclingvanojfrance Union des Francophones (UF) – estas franclingva liberalisma balotolista grupiĝo en Belgio, kiu partoprenas en regionaj, provincaj kaj komunumaj balotoj en la precipe nederlandlingva belga provinco Flandra Brabanto. Kiel la nomo indikas, la ĉefa celo estas la franclingvaj loĝantoj de Flandra Brabanto - aparte tiuj kiuj vivas en la administra arondismento Halle-Vilvoorde kaj la, nun plejparte franclingvaj komunumoj proksime de la Brusela Ĉefurba Regiono.

Unio de Franclingvanoj
emblemo
partio
Komenco 1998 vd
Lando(j) Belgio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Unio de Franclingvanoj
Union des Francophones
partio
Lando  Belgio
Estro kvar kun-estroj
Fondiĝo oktobro 1998
Lingvo(j) franca
Retejo www.uniondesfrancophones.be
vdr

La UF estas kunlaboraĵo inter la tri plej gravaj franclingvaj politikaj partioj em Belgio: la Movado Reformista (Mouvement Réformateur), la Centro Demokrata Humanista (Centre Démocrate Humaniste) kaj la Partio Socialista (Parti Socialiste).

Ĉar temas pri plurpartia (dekstra-centra-maldekstra) koalicio, ĝi ne sekvas specifan politikan ideologion. Tamen, konsiderante la socian strukturon de la loĝantaro de tiuj relative privilegiaj antaŭurboj de la ŝtata ĉefurbo, granda parto de la elektitaj oficialuloj apartenas al la konservativa Movado Reformista. La koalicio luktas por larĝigo de la dulingva Brusela Ĉefurba Regiono al la bruselaj antaŭurboj kun granda kvanto de franclingvanoj kaj kontraŭas planojn pri disigo de la nun dulingva balota distrikto Bruselo-Halle-Vilvoorde.

La balotolista grupiĝo laŭ la stato de oktobro 2009 havas unu reprezentanton en la Flandra Parlamento, ses en la provinca konsilio de Flandra Brabanto kaj plurdekon en pluraj urbaj konsilioj.

Eksteraj ligiloj redakti