Unitariismo

kredo ke Dio estas unuopa persono
(Alidirektita el Unitarianismo)

Unitariismo estas tiu branĉo de la kristanismo kiu, male al la trinitatismo, ne akceptas la dogmon pri triunuo; kelkaj unitariismaj eklezioj tute neas la rolon de dogmo en religio.

La konflikto inter unitariistoj kaj triunuistoj komenciĝis frue en la historio de la kristanismo. Jam dum ĝiaj plej fruaj jarcentoj aperas unitariismaj skoloj kiel la arianismo kaj la adoptismo. La arianisma eklezio havis dum pluraj jarcentoj fortan pozicion precipe inter la gotoj, kaj la klasikan gotan biblitradukon faris la ariano Wulfila.

Post la falo de la lasta gota regno en la 9-a jarcento, oni ne aŭdas pri unitariismaj eklezioj ĝis la 16-a jarcento, kiam aperis unu tia en Transilvanio kaj unu en Pollando; la membroj de la laste menciita estas ofte nomitaj "socinanoj", kio estas tamen erara, ĉar Faŭsto Socino (latina Faustus Socinus, itale Fausto Sozzini) translokiĝis de Transilvanio al Pollando plurajn jarojn post ĝia fondo kaj, kvankam li kunlaboris kun ĝi, neniam membriĝis. En Pollando oni foje nomas ilin "arianoj", sed kontraŭ tio ili mem forte protestis, ĉar kvankam la antikvaj arianoj same kiel ili kontraŭstaris la triunu-dogmon, ili pri aliaj aferoj profunde malsamopiniis. Ili mem plej ofte nomis sin "Polaj Fratoj" (latine Fratres Poloni, pole Bracia Polscy).

Fine de la 18-a jarcento, preskaŭ cent jarojn post la malapero de la Polaj Fratoj, estis fonditaj unitariismaj eklezioj en Usono kaj Britio, kie ili ankoraŭ aktivas. La usona Universitato Harvard havis jam ĉe sia fondiĝo fortajn ligojn al la unitarianoj.

Unitaria Universalismo (1961) estas religia movado historie parenca al Unitariismo kai Universalismo. La anoj de Unitaria Universalismo rajtas havi malsamajn kredojn, sekve ne ĉiuj estas unitarianoj laŭ la teologia senco. La unitaria universalisma eklezio en Usono havas preĝejojn desegnitajn de la fama arĥitekturisto Frank Lloyd Wright, mem unitariano: la preĝejoj en Oak Park (antaŭurbo de Ĉikago), Ilinojo, kaj en Madison, Viskonsino.

Unitaraj esperantistoj redakti