Unitariisma katedralo (Kluĵo)

(Alidirektita el Unitarisma katedralo (Kluĵo))

Unitarisma katedralo (Kluĵo) estas Monumento historia en Rumanio, en urbo Kluĵo.

Unitariisma katedralo de
Kluĵo
Unitarisma katedralo en Kluĵo
Unitarisma katedralo en Kluĵo
Protestanta kirko
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Kluĵo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito unitarismo
Dato de konsekro 1796
Arkitektura priskribo
Konstruado 1792–1796
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ĝis 1717 la eklezianoj uzis la romkatolikan preĝejon, poste ebleco restis nur en loĝdomo. Longe oni kolektis monon por la nova preĝejo, kiu konstruiĝis en la 1790-aj jaroj. La nuna formo de la turo pretiĝis nur en 1908. La malnova orgeno eksonis en 1806, la nova en 1930. En 1910, 1948, 1968 kaj en 2004 renoviĝoj okazis.

Konstruaĵo redakti

Ekstere la katedralo havanta 3 navojn estas parte gotiko, parte klasikismo, sed la interno estas baroka. La turo altiĝas super la enirejo, kie estas latina surskribo: IN HONOREM SOLIUS DEI. MDCCXCVI (Honore al la sola Dio, 1796). La predikejo estas renesanca. Sur la baldakeno estas bildo pri pelikano nutranta la idojn. En niĉo estas memorŝtono. Laŭ la onidiro en 1568 predikisto Ferenc Dávid predikis staranta sur la ŝtono pri la religiolibereco, kiu estis unika en Eŭropo. Li fondis tiun eklezion.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
La katedralo kun la kolegio
 
La predika ŝtono

}}