United States Geological Survey

USGS (angle United States Geological Survey, t.e. Usona Geologia Esplor-instanco) estas scienca agentejo de Usono, kiu ĉefe prizorgas geologiajn esplorojn koncernantajn la usonan teritorion kaj ĝiajn naturajn ecojn. La agado de la organizaĵo dividiĝas en kvar fakoj: biologio, geografio, geologio kaj hidrologio.

United States Geological Survey
United States Geological Survey
emblemo
Usgs-headquarters.jpeg
Geografia situo 38° 56′ 50″ N, 77° 22′ 3″ U (mapo)38.947222222222-77.3675Koordinatoj: 38° 56′ 50″ N, 77° 22′ 3″ U (mapo)
Map
United States Geological Survey
Fondodato 3-a de marto 1879
Sidejo Reston, Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi dungas proksimume dek mil homojn, kaj ĝia centra oficejo situas en Reston, en Virginio. Aliaj kernaj oficejoj situas en Lakewood (Koloradio) kaj Menlo Park (Kalifornio).

USGS, kunlabore kun la Usona Oficejo pri Geografiaj Nomoj, disvolvis kaj publikigis ankaŭ la datumbazon GNIS.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti