Universala Federacio Esperantista

Universala Federacio Esperantista estis la nomo de (provo de) internacia Esperanto-asocio, ekzistanta en 1932/1933.

Universala Federacio Esperantista
esperanto-organizaĵo
Komenco 1932 vd
Poste Internacia Esperanto-Ligo vd
vdr

Fondo redakti

Dum la UK 1932 en Parizo la plej multaj naciaj Esperanto-societoj decidis ne daŭrigi la kunlaboron kun UEA laŭ la Helsinki-sistemo. Ili fondis Universalan Federacion Esperantistan (UFE), kiu iomete similis al UEA, sed estis bazita sur la naciaj societoj. Samtempe ili provis atingi interkonsenton kun UEA pri komuna organizaĵo. Tamen UFE ne nur servis kiel minacilo, sed oni provis vere realigi tiun organizaĵon.

Ekzisto kaj ĉeso redakti

Jam en Parizo kunsidis la reprezentantoj Dubois (franca asocio), Giorgio Canuto (itala), Cecil Charles Goldsmith (brita), Hovorka (aŭstria), Malmgren (sveda), Schmalz (germana) kaj Schoofs (belga). Tiu komisiono ellaboris statuton de UFE. La UEA-gvidantoj trovis la statuton neakceptebla.

La statuton akceptis la naciaj societoj de Britio, Brazilo, Danio, Francio, Hispanio, Italio, Japanio, Litovio, Svedio kaj la societoj de Katalunio kaj de Saar-teritorio. Cirkulero de la 5a de januaro 1933 informis pri la faktiĝo de la konstitucio. Ĝis majo, tiel la oficiala informo, UFE "funkciis preskaŭ regule kaj registris 3549 membrojn." Sed ne aperis la Jarlibro, kiun anoncis la statuto.

Entute, la UFE-estroj sukcesis en majo 1933 dum kunsido en Ĝenevo atingi interkonsenton kun la UEA-gvidantoj Eduard Stettler kaj Hans Jakob. Rezulto fine estis la Interkonsento de Kolonjo kaj la establo de "nova UEA".

Literaturo redakti

  • Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado: Oficiala Dokumentaro Esperantista. Dudekkvina Universala Kongreso de Esperanto (Köln, 29 julio - 5 aŭgusto 1933), Ĝenevo 1933, p. 74.
  • Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz: Skonpres 2006. 459 paĝoj, il. ISBN 978-83-89962-03-4.