Universala Forumo de Kulturoj

La Universala Forumo de Kulturoj (katalune Fòrum de les Cultures, hispane Fórum de las culturas) estas internacia kultura okazaĵo, kiun oni celas okazigi ĉiun trian jaron. La Foruma Fondaĵo organizas la okazaĵon.

Universala Forumo de Kulturoj, Barcelono 2004

La unua forumo okazis en Barcelono, Katalunio (Hispanio), de la 9a de majo al la 26a de septembro 2004. Organizis ĝin la loka konsilio de Barcelono, la kataluna registaro (la Generalitato de Katalunio), la hispana registaro, kaj Unesko. Ĝi estas la ideo de Pasqual Maragall, la tiama urbestro de Barcelono, por reklami la kreskantan turisman industrion de la urbo post la Somera Olipiko 1992. La oficialaj celoj de la Universala Forumo de Kulturoj de 2004 inkluzivis subtenon de paco, daŭripova disvolviĝo, homaj rajtoj, kaj respekto por kultura diverseco. Tamen, multaj ne-registaraj organizaĵoj (inkluzive Greenpeace kaj Amnestio Internacia) kritikis la okazaĵon pro malsekceso de atingi ĝiajn altajn idealojn kaj rezulte bojkotis ĝin.

La okazaĵo estis polemika, kun kritikantoj indikantaj prezon de $2.3 miliardoj kaj komerca subteno de multinaciaj firmaoj (Endesa, Nestlé, Coca-Cola, Telefónica, kaj Indra) kun dubindaj reputacioj en la tria mondo. Pluraj grupoj ankaŭ kritikis la egan detruon de tereno kaj marbordo por konstrui la forumejon. Eble tial multe pli da personoj ĉeestis la 141-tagan okazaĵon ol oni atendis. Oni antaŭvidis, ke 7 milionoj da personoj venos, sed la fina oficial ciifero estas 3.5 milionoj (kaj oni ankaŭ disputas tiun ĉi ciferon).

La Universala Forumo de Kulturoj de 2007 okazis en Monterejo, Meksiko. Ĝi prezentis kaj indiĝenajn kaj "blankajn" kulturojn.

Valparaiso, Ĉilio estis elektita kiel gastiganto por la Universala Forumo de Kulturoj de 2010, Napolo, Italio por la 2013, kaj du urboj -- kaj Kebekurbo, Kanado kaj Amano, Jordanio -- por la forumo de 2016. Kebekurbo decidis doni la tuton al Amano.

Eksteraj ligoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Universal Forum of Cultures en la angla Vikipedio.