Universala enciklopedio de filozofio

Powszechna encyklopedia filozofii (Universala enciklopedio de filozofio) – pola fakenciklopedio eldonata en 10 volumoj en la jaroj 2000–2009 en Lublin fare de Pola Societo de Tomaso de Akvino.

Universala enciklopedio de filozofio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝia iniciatinto estis patro Mieczysław Albert Krąpiec, profesoro de Katolika Universitato de Lublin. Ĉefredaktoro estis pastro Andrzej Maryniarczyk, inter ties aŭtoroj estas polaj (Wojciech Chudy, Marek Dziekan, Zbigniew Galor, Mieczysław Albert Krąpiec, Krzysztof Kosior, Maciej Stanisław Zięba) kaj eksterlandaj filozofoj

Priskribo redakti

Premiso fundamentinta la koncepton estas tezo, ke filozofio okupiĝas pri la plej gravaj problemoj en la kulturo (difino de la esenco mem pri la universo: esto kaj ekzisto, la homo (laŭ diversaj perspektivoj), Dio, interpersonaj rilatoj, kono, vero, bono, belo ktp). Esenco de filozofio estas konstanta, denova pridiskuto de la fundamentaj problemoj, enigo de malkovrataj veroj en la novan kuntekston kaj alpreno de ili de la inspiro dum interpretado de la problemoj de ĉiutaga sperto. Sen filozofio neniu nacia kulturo povas plene disvolviĝi.

En ĝi oni povas trovi artikolojn rilatantaj al historio, problemoj, nocioj, aŭtoroj kaj tekstoj de hinda filozofio, ĉina filozofio, tibeta filozofio, vjetnama filozofio, korea filozofio, japana filozofiomalaja-indonezia, afrika etnofilozofio, malnovegipta penso, inkaaazteka, pri kio kelkiam malfacile eblas trovi informon eĉ en la plej bonaj okcidentaj filozofiaj enciklopedioj (precipe arigitaj unuloke).

Enangligo redakti

Pola Societo de Tomaso de Akvino ricevis monon de la Ministerio pri Kulturo, Nacia Heredaĵo kaj Sporto por anglalingva traduko de Universala enciklopedio de filozofio, unu el 7 diverslingvaj filozofiaj enciklopedioj (9.11.2020).

Eksteraj ligiloj redakti