Universala kvantizanto

Je predikata logiko, la universala kvantizanto[1] estas kvantizanto, kiu signas ke ĉiu ajn valoro de la kvantizita variablo en la diskursa universo plenumas la kvantizitan formulon. La signo de la universala kvantizanto estas ∀.

Difino redakti

La sintakso

 

signifas ke, por ajna valoro de   en la diskursa universo, la formulo   estas valida. Ekzemple, se   estas en la diskursa universo, do la formulo   validas; simile  ,  , ktp.

Kelkfoje, oni povas limigi la eblajn valorojn de   per la jena sintakso:

 

La ĉi-supro signifas, ke la formulo   estas valida, se   apartenas al la aro aŭ klaso  . Alivorte, ĝi estas ekvivalenta al la ĉi-suba formulo:

 .

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti