Universala tradukilo

La universala tradukilo estas fikcia aparato komuna al multaj sciencfikciaj verkoj. Ĝia celo estas oferti tujan tradukon de ajna lingvo. Simile al hiperveturado (veturado super lumrapideco), universala tradukilo estas relative nerealigebla teĥnologio, kiu tamen estas akceptata konvencio en sciencfikciaj rakontoj. Kiel konvencio, oni uzas ĝin por forigi la problemon de tradukendeco inter eksterteranaj lingvoj, kun escepto de tiaj okazoj kiam la lingva problemo estas esenca por la rakonto. Okazigi tradukadon en ĉiu epizodo, dum kiu oni renkontas iun novan specion aŭ kulturon, forprenadus tempon (precipe konsiderante ke la plejmulto de ĉi tiaj filmoj daŭras nur inter duonhoro kaj unu horo) kiun oni normale povus uzi por disvolvigado de la rakonto, kaj eventuale (tra multaj epizodoj) ĝi povus pro trooftiĝo fariĝi eĉ ĝena.

Universala tradukilo
fikcia tekniko • literatura tekniko
Verko First Contact
An Imbalance of Power
Informoj
vdr

Por legi diskuton pri realmondaj teĥnologioj de prilaboro de natura lingvo, vidu ĉe maŝintraduko kaj parolrekono.

Ĝenerale redakti

Kutime, universala tradukilo funkcias tuje, sed se la lingvo ankoraŭ neniam antaŭe estis registrita, okazas foje ioma malfruiĝo antaŭ ol la tradukilo pretas ĝuste ellabori la tradukon, kiel okazas ekzemple en la usona filmserio Star Trek. Kelkaj verkistoj strebas je pli granda kredebleco per engaĝigo de komputila tradukado, kiu bezonas elkreon de datumbanko por la nova lingvo, kio ofte okazas per aŭskultado al radioelsendoj. Kutime la tradukilo malagnoskas ajnajn gramatikajn regulojn inter lingvoj, ellasante parolon en perfekta angla.

La ekzisto de universala tradukilo aperas foje problema en filmaj kaj televidaj verkoj, se oni rigardas ĝin de logika perspektivo (ekzemple, eksterteruloj kiuj daŭre parolas la anglan eĉ se neniu universala tradukilo estas konstatebla), kaj necesas iom da subpremo de nekredemo kiam la buŝoj de la roluloj moviĝas sinkrone kun la tradukitaj vortoj kaj ne laŭ la originala lingvo; tamen, ĝi forigas la neceson de maloportunaj kaj tre facile trooftiĝantaj subtekstoj, kaj ĝi eliminas la iom neverŝajnan supozon pri tio, ke ĉiu dua raso en la galaksio faris al si la klopodon ellerni la anglan.

Konkretaj ekzemploj redakti

Stargate redakti

En la filmserioj Stargate (Stela pordego) – Stargate SG-1 kaj Stargate Atlantis – oni uzas neniajn personajn tradukilojn kaj la plejmulto de eksterteranaj kaj homaj kulturoj sur aliaj planedoj parolas la anglan. La kreintoj de la filmserioj mem agnoskis, deklarante ke tio ĉi ŝparas po dek minutojn por epizodo, kiujn la roluloj bezonadus por ellerni novajn lingvojn (fruaj epizodoj de SG-1 atestis pri la malfacilaĵoj aperantaj kiam oni kalkulas kun tiaj procedoj en la rakonto). En la lasta filmo de la 8-a serio de SG-1 nomata Moebius Parto 2, la roluloj tempe retroiras al la jaro 3000 a.K. kaj unu el ili instruas la anglan al la tiamaj homoj. Laŭ la kredoj de fervoraj spektantoj, oni tiam sekrete adoptis la lingvon kaj poste portadis ĝin de planedo al planedo, kio gvidis al la hodiaŭa situacio en kiu sur la plej granda parto el la planedoj estas parolata la angla - malgraŭ la evidenta manko de scienca kredebleco je ĉi tiu teorio.

Star Trek redakti

En la jam supre menciita filmserio Star Trek, la komunikad-oficisto de la kosmoŝipo Enterprise, Hoshi Sato, uzis la universalan tradukilon por inventi lingvokodan matricon. Oni supozas, ke oni ekuzis ĝin sur la Tero fine de la 21-a jarcento por tuja tradukado inter konataj surteraj lingvoj. Laŭpaŝe, kun la forigo de la lingvaj baroj, la disaj surteraj kulturoj kondukiĝis al konsento pri universala paco (tio similas al la ĝenerala celo de neŭtrala lingvo, kiun celas plenumi i.a. ankaŭ Esperanto). Tradukoj inter antaŭe nekonataj lingvoj, kiel ekzemple tiuj de la eksterteranoj, postulis venki pli multajn malfacilaĵojn. Same kiel la plej granda parto el la aliaj teĥnologiaj objektoj en Star Trek, ankaŭ la universala tradukilo estis verŝajne evoluigita sendepende en kelkaj diversaj mondoj kiel neevitebla kondiĉo por kosma vojaĝado.

Stelaj militoj redakti

En la filmserio Stelaj Militoj (Star Wars) oni faris simile kiel en Stargate, uzante en la rakonto "oficialan" lingvon kiu nomiĝas Galaksia Baza (Galactic Basic) kaj sonas rimarkinde simile al la angla, kvankam ĝia skribita formo (Aurebesh) estas distingeble malsama.

Red Dwarf redakti

La brita televidserio Red Dwarf (Ruĝa nano) estas interesa pro tio, ke en ĝi oni parte solvas la lingvan problemon per apliko de Esperanto. Ekzemple, en la fruaj epizodoj tre ofte aperas sur unu muro skribaĵo "Level Nivelo" - la vorto "level" estas angla vorto por "nivelo", dum post ĝi aperas la sama vorto skribita originale en Esperanto. En la universo de Red Dwarf, Esperanto estas uzata tre vaste (laŭ kelkaj eĉ pli ofte ol vere estas tiel hodiaŭ) kaj la kosmoŝipo Red Dwarf estas oficiale dulingva - oni uzas tie la anglan kaj Esperanton. Tial ankaŭ en la unua epizodo de la dua serio (nomata "Kryten") la rolulo Rimmer klopodas lerni Esperanton. Fakte, la Esperanto uzata en Red Dwarf estas korekta, nur foje malbone prononcata aŭ en la libroj misliterumita aŭ misprintita. Multaj homoj unue eksciis pri Esperanto ĝuste pro ĝia uzo en la televidserio Red Dwarf.

Neaparataj tradukiloj redakti

Plej ofte oni prezentas la universalan tradukilon kiel maŝinon, kiu funkcias per iu komunikad-ekrano. Escepto de tio estas la Babelfiŝo de La petveturista gvidlibro pri la Galaksio - ĝi estas malgranda organismo, kiu vivas en la orelo de sia uzanto kaj aŭtomate tradukas ĉiujn aŭditajn parolojn en ajna lingvo en la lingvon de la uzanto, mem vivigante sin per la energio de la sonaj ondoj per kiuj la paroloj estas transportataj.

Alia escepto estas la "traduk-mikroboj" de la filmserio Farscape, kiuj verŝajne inspiriĝis de la Babelfiŝo.

En la fama sciencfikcia libroserio Animorphs de K. A. Applegate, ĉiuj la batalantoj de Andalite havas en siaj cerboj miniaturajn traduk-ĉipojn, kiuj ebligas al ili spontanee kompreni ajnan fremdan lingvon, kio estas priskribita en la volumoj The Hork-Bajir Chronicles kaj The Andalite Chronicles.