Universala voĉdonrajto

Universala voĉdonrajto, aŭ ĝenerala voĉdonrajto, estas la rajto, laŭ kiu ĉiu plenkreska civitano de iu ŝtato rajtas voĉdoni, sendepende de raso, sekso, kredoj aŭ socia statuso.

Universala voĉdonrajto implicas, ke ĉiu civitano rajtu voĉdoni.

Historie, en la unuaj modernaj demokratioj rajtis nur malmultaj homoj esprimi sin pri la elektado de parlamentanoj - ekzemple, en Britio rajtis voĉdoni nur virseksaj landproprietuloj kun sufiĉe vastaj terenoj. En ĉiuj modernaj demokratioj, oni progrese konsentis al kreskanta nombro da homoj la voĉdonrajton. En la 19-a jarcento aperis movadoj rilate al "universala virseksa voĉdonrajto", tio estas voĉdonrajto por ĉiuj viroj, sendepende de socia statuto. Universala voĉdonrajto poste etendiĝis al virinoj en la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti