Universitato

institucio de supera edukado kaj esplorado
(Alidirektita el Universitata)

Universitato estas institucio de instruado kaj esploro, kiu koncedas akademian diplomon en ĉiuj niveloj (bakalaŭrulo, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato provizas ambaŭ terciaran instruon kaj kvaternaran instruon.

La konstruaĵo kun la ĉefa enirejo de la kolegio Balliol College, unu el la kolegioj de Universitato de Oksfordo.

Laŭ Francisko Azorín universitato estas Plej alta lerneja institucio por instrui diversajn branĉojn de la scio (fakultatoj).[1] Li indikas etimologion el la latina universitas, el unu + versas (unu diversa).[2] Laŭ Thomas Pusch, fine de la 20-a jarcento inter esperantlingvaj studentoj interalie en TEJO tre disvastiĝis la kutimo mallongigi la vorton al slanga kaj neformala mallongigo "univ-o",[3] tiel prononcate sen konsidero de la skribe necesa ligostreko (simile al la establita kaj inter esperantlingvaj studentoj ankaŭ en paroladoj tiel uzata mallongigo "prof-o" por profesoro).

Historio redakti

 
Collegium Novum, nuntempe la ĉefa konstruaĵo de la Jagelona Universitato.

La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fonditaj en Italio en 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, iom similaj institucioj jam ekzistis en Romia tempo kun la nomo "Muzeoj", kiel la "Muzeo de Aleksandrio" kaj la "Muzeo de Bejruto". Muzeo de Aleksandrio estis fama per geografiaj, matematikaj kaj astronomiaj studoj, la Muzeo de Bejruto per juraj kaj literaturaj studoj. Tiuj institucioj daŭris en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egiptio. La plej unua estis en Bagdad, dum kalifo Harun ar-Raŝid, jam en la tempo de Karolo la Granda en Frankio. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Biharo, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.

Esplora universitato redakti

Vidu Esplora universitato

Esplora universitato estas universitato en kiu originala esploro estas havenda kaj grava parto de sia universitata misio. La instruistaro en esplora universitato ne estus nuraj instruistoj de la laboro de aliuloj, sed tamen estus aktivaj kontribuantoj al tiu kampo, pri kiu ili estas instruantoj, pensantoj, kaj praktikantoj ĉiutage.

Listo de universitatoj redakti

Afrikaj redakti

Aziaj redakti

Eŭropaj redakti

 
Baroka fasado de la Sorbono (arkitekto Jacques Lemercier, 1642 j.)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Asocio de Eŭropaj Universitatoj.

Nordamerikaj redakti

Kanadaj redakti

Usonaj redakti

Sudamerikaj redakti

Argentinaj redakti

Brazilaj redakti

Ĉiliaj redakti

Kolombiaj redakti

Meksiko redakti

Peruo redakti

Internaciaj redakti

Esperanto kaj universitatoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  2. Azorín, samloke.
  3. noto pri slangaj studentaj vortoj en Esperanto la 21-an de septembro 2022