Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo
Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (rumane Biblioteca Centrală Universitară "Lucian Blaga" din Cluj) estas instituto de la UBB de Kluĵo. La nomon de la poeto, filozofo Lucian Blaga la biblioteko ricevis en majo 1990.
Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
biblioteko | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Situo | Kluĵo | ||||
- koordinatoj | 46° 46′ 1″ N, 23° 35′ 6″ O (mapo)46.7669444423.585Koordinatoj: 46° 46′ 1″ N, 23° 35′ 6″ O (mapo) [+] | ||||
Estiĝo | 1872 | ||||
Tuta stoko | pli ol 3 660 000 medioj | ||||
Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo | |||||
Vikimedia Komunejo: Central University Library of Cluj-Napoca [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Historio
redaktiLa biblioteko estis fondita en 1872 samtempe kun la Universitato de Koloĵvaro. Tiam la urbo apartenis al Hungario. La nun videbla konstruaĵo estis konstruita en la 1900-aj jaroj laŭ projektoj de Kálmán Giergl kaj Flóris Korb. La bazo de la librokolekto estis la biblioteko de la Erdélyi Múzeum-Egyesület (34 156 volumoj) plilarĝita de aliaj kolektoj kaj donacoj de privatpersonoj.
La enhavo de biblioteko
redaktiLa biblioteko enhavis en 2009 proksimume tri kaj duono milionojn da volumoj. La plej malnova presita libro de la biblioteko estas la Codex Iustinianus (Nürnberg, 1475) kaj la plej malnova rumana libro Tetraevangheliarul lui Coresi (Braŝovo, 1561).