Universitata Malsanulejo de Gento

malsanulejo en Gento, Belgio

La Universitata Malsanulejo de Gento (nederlande Universitair Ziekenhuis Gent; UZ Gent, proksimuma prononco [universiTE:R ZI:knheŭs Ĥent]) estas unu el la plej grandaj hospitaloj en Belgio. Ĝi estas proksime ligita al la Universitato de Gento: la rektoro de la universitato samtempe estas prezidanto de la hospitalo. Ambaŭ la universitato kaj la hospitalo estas aŭtonomaj unuoj de la Flandra Registaro.

konstrulaboroj ĉe malsanuleja konstruaĵo

La hospitalo havas pli ol 1 000 litojn kaj ĉirkaŭ 6 000 dungitojn.

La loko de la hospitalo nomiĝas ankaŭ "Campus Heymans", nomita laŭ Nobel-premiito Corneille Heymans.