Universitata biblioteko de Bălți
Scienca universitata biblioteko (rumane Biblioteca Științifică Universitară din Bălți, mallongigo: BȘ USARB) apartenas al la Universitato de Bălți, Moldavio, situante en Bălți ĉe Pușkin-strato 38. Direktoras Elena Harconița.
Universitata biblioteko de Bălți | |
---|---|
biblioteko | |
![]() | |
Lando | Moldavio |
Situo | Bălți |

Historio redakti
Ĝi fonditis en 1945 kune kun la establo de Eduka instituto (Institutului Învățătoresc) kiu nur poste promociiĝis je unversitato. Unue ĝi troviĝias ene de la nuna altlerneja rektorejo sur nur 36,6 kvadratmetroj. En 1978 ĝi ŝanĝiĝis je scienca biblioteko. Unu jaron poste konstrulaboroj por nova konstruaĵo ekis sub la egido de la arĥitektoj A.L. Zolotuhin, P. Teajko, T. Dima kaj la teĥnikkunordiganto Faina Tlehuci. En la jaro 1986-a sukcesis inaŭguro de la ejo kvaretaĝa kaj spaco de 6 miloj da kvadratmetroj. Projektoj por ĝi estis komenciĝintaj jam en la 1970-aj jaroj.
Inter aliaj la estraro de la pegagogia Alecu-Russo-instituto kaj vicrektoro Nicolae Filip tre engaĝiĝis por ricevi domon modernan - kaj unikan siaspece.[1]. Ekde 1986 Bălți estis la ununura urbo de la lando kun tiel bone ekipita biblioteko. Ende de nur kvin semajnoj kolektiĝis libroj kaj gazetoj el diversaj lokoj ĉi-tien. Eĉ hodiaŭ temas pri unu el la plej grandaj bibliotekoj de Orienta Eŭropo.[2].
Sekcioj kaj centroj redakti
- esploroj bibliografiaj
- centro por informatikaj kaj komputilaj agadoj
- kulturo de informgajno kaj -pretigo
- eventoj kulturaj
- agadoj eldonistaj kaj reklamadaj
- evoluigo de la kolektoj kaj katalogigo
- protektado de kolektoj
- ĉambroj por legado kaj luprenado
- servoj elektronikaj/katalogoj interrete
- elektronika arkivo - ORA Arkivigite je 2019-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- virtuala biblioteko
- skanaĵoj SumarScanat (kun multaj revuoj/libroj en la lingvoj angla, germana kaj rusa)
- muzikaĵoj, diskoj, kompaktdiskoj
- aliro al enlandaj kaj internaciaj datumbenkoj
Pri tiaj esploradoj regule raportis en 34 numeroj la gazeto Confluențe bibliologice (2005-2013); kromis samteme 500 monografioj, leksikoj, givdlibroj, eseoj.
Kolektoj redakti
BȘ USARB posedas pli ol unu miliono da dokumentoj en 57 lingvoj. Ĝi havas ĉiujn ekezmeplroj de la Cartier-libroj kaj po unu ekzemplero de ĉiuj libroj eldonitaj en Moldavio.[3].
Kolektoj kaj informejoj rilataj (inter)naciajn strukturojn redakti
- pri Unuiĝintaj Nacioj
- pri NATO
- pri Eŭropa Unio
- pri Eŭropa Konsilio
- pri Monda Banko
- de la porbesarabia kaj porbukovina societo Asociația Pro Basarabia și Bucovina (filio de Galați)
- fonduso WILHELMI; kolekto de Institutul Cultural Român; fonduso Agenția de Stat pentru Proprietatea Intelectuală a Republicii Moldova (AGEPI; Litovio)
Specialaj kolektoj redakti
maloftaj libroj
- muzikaĵoj presitaj
- dokumentoj aŭdovidaj
- dokumentoj elektronikaj
- Depozitul Obligatoriu Universitaria
landaj heredaĵoj
- evangelilibro Sfânta și Dumnezeiasca Evanghelie el Iași, 1761
- Казания (homelioj), 1790
- kolekto Ioan Nicorici kun 538 libroj kaj naŭ gazetoj teologiaj en diversaj lingvoj eldonite inter 1800 kaj 1950 en Chișinău, Bukareŝto, Ĉernivco, Kievo, Odeso, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Regensburg, Munkeno, Stutgarto, Leipzig, Vieno, Parizo, Romo ktp.
Eksteraj ligiloj redakti
Notoj redakti
- ↑ Surlaru, Liuba. O plonjare în amintiri[rompita ligilo]. Confluențe Bibliografice (Bălți), 3/2001, p. 7-8
- ↑ "Un Centru de Documentare al ONU a fost deschis la Bălți", ĉe: Revista ONU din Moldova 4/2001, p. 19 (ĉi tie interrete Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine)
- ↑ http://libruniv.usarb.md/publicatie/nrf/autor-nrf/G.Erizanu%20Topitul%20plumbului.pdf}}[rompita ligilo]