Malfermi la ĉefan menuon

Scienca Universitato Loránd Eötvös

(Alidirektita el Universitato Budapeŝto)

La budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös [otvoŝ] (hungare Eötvös Loránd Tudományegyetem, latine Universitas Budapestinensis de Rolando Eötvös Nominata - vaste konata ankaŭ la mallongigo ELTE) estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano Loránd Eötvös (Roland Eötvös).

Desegnaĵo pri la universitato en Nagyszombat
Unu el la universitataj domegoj

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jezuita Universitato de Nagyszombat.
 
Alia parto de la sama kampuso
 
Episkopo Péter Pázmány, fondinto de la universitato

La universitato fondiĝis en 1635 kiel Jezuita Universitato de Nagyszombat en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de Péter Pázmány, ĉefepiskopo kaj teologo. Li volis funkciigi la universitaton tuj en Buda-Pest, sed la necesaj konstruaĵoj mankis. Komence la universitato havis nur 2 fakultatojn (filozofian kaj teologian) kaj la gvidanta stabo konsistis el jezuitoj. La jura fakultato ekfunkciis en 1667, la medicina en 1769. La universitato estis deklarita Reĝa Universitato en 1769. La jezuita ordeno estis malpermesita en 1773, la universitato transformiĝis al sekulara instituto. La universitato translokiĝis al Buda en 1777, kie povis studi ankaŭ inĝenieroj kaj bestkuracistoj. Ekde 1784 la universitato funkcias en la najbara Pest (urbo), ekde 1873 pro unuiĝo de Pest kaj Buda la universitato funkcias en Budapeŝto. Ĝi estis nomita Reĝa Universitato de Pest ĝis 1873. En 1921 ĝi prenis la nomon Scienca Universitato Pázmány Péter, en 1950 la universitato prenis la novan nomon de Loránd Eötvös.

Dum la Hungara revolucio de 1848 la revolucia stabo unue iris al la universitato por varbi junulojn.

Ĝis 1844 la de universitato la uzata lingvo estis Latino, poste la hungara lingvo. En 1895 laŭ ministra permeso la inaj studentoj rajtis viziti la universitaton.

Post la 1-a mondmilito laŭ nova leĝo judoj rajtis lerni nur en proporcio 20 %. Post la 2-a mondmilito la studentoj povis esti laboristojkamparanoj.

Dum Hungara revolucio de 1956 la studentoj plejparte apogis la revolucion.

Disigoj en la universitatoRedakti

InteresaĵojRedakti

Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.

Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Scienca Universitato de Szeged.

La universitato ankaŭ havas altlernejan Esperanto-fakon. Vidu la artikolon Esperanto-instruado ĉe ELTE kaj Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko.

Ĝi kontrolas la instituton pri fremdaj lingvoj Idegennyelvi Továbbképző Központ (ELTE-ITK).

FakultatojRedakti

  • Fakultato pri ŝtataj kaj juraj sciencoj de 1667
  • Fakultato difektologia (handikapita) Gusztáv Bárczi de 1900 (ene de ELTE de 2000)
  • Fakultato pri filozofio de 1635
  • Fakultato pri informatiko de 2003
  • Fakultato pri pedagogio kaj psikologio de 2003
  • Fakultato pri instruo kaj infanĝardenistoj de 1869, (ene de ELTE de 2000)
  • Fakultato pri sociologio de 2003
  • Fakultato pri natursciencoj de 1949 [1]

En 1950 la teologia fakultato sendependiĝis kiel akademio, en la sekva jaro la medicina fakultato sendependiĝis kiel Universitato Semmelweis.

Rektoroj (elekto)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de rektoroj en Universitato de Budapeŝto.
 
Rektoro József Jakab Winterl

Studentoj (poste gajnintoj de la Premio Nobel)Redakti

Aliaj plej famaj studentojRedakti

Pliaj studentoj en ELTE (elekto)Redakti

Studentoj, poste profesoroj en ELTE (elekto)Redakti

Pliaj profesoroj en ELTE (elekto)Redakti

Vidu ankaŭRedakti

FontojRedakti