Universitato Karlo la 3-a de Madrido

Fondita en 1989, la Universitato Karlo la 3-a de Madrido, en hispana origine kaj oficiale Universidad Carlos III de Madrid estas unu el la ses publikaj universitatoj situantaj en la Regiono de Madrido kun la Komplutensa Universitato de Madrido, la Aŭtonoma Universitato de Madrido, la Politeknika Universitato de Madrido, la Universitato de Alcalá de Henares kaj la Universitato Reĝo Johano Karlo.

Universitato Karlo la 3-a de Madrido
Acronimo nombre3l.jpg
Situo
Geografia situo 40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U (mapo)40.3-3.71667Koordinatoj: 40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
Information icon.svg
vdr
Municipoj kie la Universitato Karlo la 3-a havas sidejojn.
Biblioteko de la Supera Politeknika Lernejo de la Universitato Karlo la 3-a.

Temas pri mezgranda universitato (18.951 lernantoj) kiu posedas tri sudejojn distribuatajn tra la provinco (Leganés, Getafe kaj Colmenarejo). Ĝi proponas al studentoj 40 titolojn kiuj distribuiĝas inter la jeanj areoj: jura, sociekonomika, teknika kaj beletraj, sen forgesi aliajn subfakojn kiaj Komunikado (Ĵurnalismo kaj Aŭdovida Komunikado) aŭ Bibliotekonomiko kaj Dokumentiko.

Ĝi amoto estas fama frazo de Seneko "Homo homini sacra res" ("Homo estas io sakra por homo"). La rektoro ekde la 27-a de aprilo de 2007 estas profesoro de statistiko Daniel Peña Sánchez de Rivera. Antaŭe estis rektoro de tiu universitato dum 18 jaroj fama hispana politikisto Gregorio Peces-Barba Martínez.