Universitato Makerere

Universitato Makerere, ĉe Kampalo (angle Makerere University; IFA /məˈkɛrəri/ ; Mak) estas plej granda kaj plej malnova institucio de Uganda de altedukado, unue establita kiel teknika lernejo en 1922. Ĝi fariĝis sendependa nacia universitato en 1970. Nuntempe, Universitato Makerere estas kunmetita de naŭ altlernejoj kaj unu lernejo, kaj en ĝiaj 22 malsamaj fakultatoj proponas studprogramoj por proksimume 36,000 studentoj en 4,000 postdiplomaj kursoj.

Universitato Makerere
publika universitato
moto We Build for the Future
Ni konstruas por la estonteco
fondodato 1922
Situo
Geografia situo 0° 20′ 6″ N, 32° 34′ 3″ O (mapo)0.33532.5675Koordinatoj: 0° 20′ 6″ N, 32° 34′ 3″ O (mapo)
lando Ugando
Nombroj
nombro de studentoj 40 000 vd

(stato: 2015)

Retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
Membro de:
Heredaĵa Biblioteko pri Biodiverseco
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Consortium of Uganda University Libraries vd
Filioj:
• Makerere University Business School vd
Universitato Makerere (Ugando)
Universitato Makerere (Ugando)
DEC
Universitato Makerere
Universitato Makerere
Map
Universitato Makerere
vdr

Historio redakti

La institucio komenciĝis kiel faklernejo en 1922 kaj en 1963 kunfandiĝis kun la Universitato de Orienta Afriko. Kiam tiu universitato dividiĝis en tri sendependajn universitatojn en 1970: Universitato de Najrobo (Kenjo), Universitato de Daresalamo (Tanzanio), ankaŭ Universitato Makerere iĝis sendependa universitato.

Ĝi komence disponigis gradojn de la Universitato de Londono, sed en 1970 ĝi iĝis sendependa.

En 1952 Rosemary Karuga iĝis la unua virino studentiĝanta ĉe la Lernejo de Belartoj de la universitato .

Pro studenta agitado kaj fakultata disreviĝo, la universitato estis fermita tri fojoj inter 2006 kaj 2016 [1]. La fina tempo estis la 1an de novembro 2016 kiam Prezidanto Yoweri Museveni deklaris ĝin fermis senfine [2]. La universitato estis remalfermita en januaro 2017 [3].

Famaj studentoj kaj instuistoj redakti

Universitato Makerere estas la alma mater de multa post-sendependecaj afrikaj gvidantoj, inkluzivanta Ugandan prezidanto Milton Obote [4] kaj Tanzanian prezidantoj Julius Nyerere kaj Benjamin Mkapa [5]. La eksa prezidanto de la Demokrata Respubliko de Kongo, Joseph Kabila kaj eksa Kenjan prezidanto Mwai Kibaki estas ankaŭ Makerere eks-studentoj.

En la jaroj tuj post lasendependeco de Uganda, Universitato Makerere estis fokusa punkto por la literatura aktiveco kiu estis centra al afrika naciista kulturo. Multaj eminentaj verkistoj, inkluzivanta Nuruddin Farah, Ali Mazrui, David Rubadiri, Okello Oculi, Ngũgĩ wa Thiong'o, John Ruganda, Paul Theroux, laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo V. S. Naipaul kaj Peter Nazareth, estis ĉe Universitato Makerere je unu punkto en ilia verkada kaj akademia karieroj.

Rangigoj redakti

U.S. News & World Report rangis Universitaton Makerere kiel la oka plej bona universitato en Afriko kaj la 569a plej bona universitato tutmonde [6]. En la 2020 rangigo de U.S. News & World Report, Makerere estas la plej alta-rangita universitaton en Afriko sude de Saharo ekstere de Sud-Afriko [7]. La Times Higher Education World University Rankings por 2016 rangis ĝin kiel la kvara plej bona universitato en Afriko [8].

Referencoj redakti

  1. Barungi. Andrew. "Makerere University is closed. Now what?", Uganda Journalists' Resource Centre, The African Centre for Media Excellence (ACME), 21 November 2016. Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "Statement: Makerere Visitation Committee lists responsibilities", Uganda Journalists' Resource Centre, The African Centre for Media Excellence (ACME), 22 November 2016. Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
  3. "Makerere reopens to empty lecture rooms", New Vision, 2 January 2017.
  4. Past Presidents of Uganda. Alirita 29 May 2021.
  5. “Julius Nyerere president of Tanzania”, Encyclopaedia Britannica.
  6. U.S. News 2021 Best Global Universities in Africa. Alirita 27 February 2021.
  7. https://www.usnews.com/education/best-global-universities/africa
  8. Best Global Universities in Africa. Alirita 11 August 2020.

Eksteraj ligoj redakti