Universitato de Altdorf

eksa universitato en Bavario (1575-1809)

La Universitato de Altdorf fondiĝis en la 29-a de junio 1575, kaj ricevis la privilegiojn kiel universitato en la 3-a de oktobro 1622, kaj fermiĝis en la 24-a de septembro 1809 pro decido de Maksimiliano la 1-a, Duko de Bavario.

Universitato de Altdorf
universitatogimnazio
Informoj
fondodato 1578
Situo
Geografia situo 49° 23′ 5″ N, 11° 21′ 25″ O (mapo)49.38472438295211.356808604059Koordinatoj: 49° 23′ 5″ N, 11° 21′ 25″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Altdorf apud Nürnberg
adreso Silbergasse 2
Universitato de Altdorf (Bavario)
Universitato de Altdorf (Bavario)
DEC
Universitato de Altdorf
Universitato de Altdorf
Map
Universitato de Altdorf
vdr
La universitato de Altdorf, en 1714

En majo 1526, kun la partoprenado de sennombraj humanistoj kaj renomaj reformistoj, inkluzive de Filipo Melanktono kaj Marteno Lutero, fondiĝis la Gimnazio Sankta Egidio, en Nurenbergo, kie Joakimo Kamerarius, la maljuna (1500-1574) pli poste estus ties rektoro en 1565. En la 30-a de septembro 1571 oni starigis ŝtonon, kaj tiam la konstruado de iu fakultato-departemento komenciĝis, financita de riĉaj urbo-patricioj. Post kvar jaroj, la inaŭguro celebriĝis en la 29-a de junio 1575.

Dum la antaŭa periodo 1614-1617, Altdorf fariĝis centro de la Socinismo[1] en Germanio. Stimulitaj je la interrilatoj de la germanaj unitarianoj kun la Rakova Akademio[2], en Pollando, famaj germanaj kaj polaj socinanoj tentis starigi similan akademion en Altdorf. Inter la plej famaj socinanoj distingiĝis la pola teologo Samuel Przypkowski (1592-1670)[3]. Li enmatrikuliĝis kiel lernanto en la 22-a de marto 1614, tri semajnoj post la skota poeto Thomas Seget (1569-1627), sed li forpeliĝis de Altdorf en 1616, ĉar suspektoj estis pri kripto-socinismo ene de la studenta medio. En januaro 1617, la sindiko Jakobo Weigel alportis reen du studentoj al al universitato: Joachim Peuschel kaj Johann Vogel, kaj la kolegiestro devigis ilin publike abĵuri. Ĉi-abĵuro estis malaprobita de Valentinus Smalcius (1572-1622)[4], unu el la germanaj profesoroj de la Rakova Akademio, en Pollando.

Famuloj kiuj studis aŭ profesoris en Altdorf redakti

Referencoj redakti

  1. La socinismo entenas la kredon pri la socinanoj, sekvantoj de Fausto Socino (1539-1604), kiu elvolvis ties teologion inspirite de sia onklo Lelio Socino (1525-1562)
  2. La Rakova Akademio[rompita ligilo] (latine: Gymnasium Bonarum Artium) en Pollando, fondiĝis en 1602 de la pola princo Jakub Sienieński (1568-1639) kaj fermiĝis en 1638, laŭ ordono de la episkopo de Krakovo, Jakub Zadzik (1582-1642).
  3. Virtual International Authority File
  4. gameo.org