Universitato de Amsterdamo
La Universitato de Amsterdamo (nederlande Universiteit van Amsterdam, mallonge UvA) estas unu el la du universitatoj en Amsterdamo. La alia universitato estas la Vrije Universiteit Amsterdam.
Universitato de Amsterdamo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 8-a de januaro 1632 | |
Situo | ||
Geografia situo | 52° 22′ 6″ N, 4° 53′ 25″ O (mapo)52.3683333333334.8902777777778Koordinatoj: 52° 22′ 6″ N, 4° 53′ 25″ O (mapo) | |
urbo | Amsterdamo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 31 000 | |
nombro de kunlaborantoj | 4 600 | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
Kun buĝeto de €600 milionoj, pli ol 30 000 gestudentoj kaj proksimume 5 000 stabanoj, la UvA estas unu el la ĉefuniversitatoj de Eŭropo. La universitato havas fortan internacian programon kaj ofertas pli ol 85 magistroprogramojn en la angla lingvo, kaj ankaŭ nombron da nederlandaj kaj anglaj kursoj kaj Esperanto-kurso. En ĝi funkcias la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto.
FakultatojRedakti
La universitato havis en 2007 la sekvajn fakultatojn:
- Fakultato por Geesteswetenschappen (homoj sciencoj)
- Fakultato por Rechtsgeleerdheid (juro)
- Fakultato por Geneeskunde (medicino)
- Fakultato por Tandheelkunde (dentokuracado)
- Fakultato por Natuurwetenschappen, Wiskunde en Informatica (natursciencoj, matematiko kaj informadiko)
- Fakultato por Economie en Bedrijfskunde (ekonomio kaj entreprena administrado)
- Fakultato por Maatschappelijke- en Gedragswetenschappen (socia kaj kondutsciencoj)