Universitato de Burgoso

La Universitato de Burgoso (hispane Universidad de Burgos (UBu)) estas publika universitato en la urbo Burgoso, Kastilio kaj Leono, Hispanio, kreita en 1994. Estas 931 profesoroj por 8 000 studentoj.

Universitato de Burgoso
publika universitato
Informoj
fondodato 27-a de majo 1994
speco Publika
Situo
Geografia situo 42° 20′ 28″ N, 3° 43′ 42″ U (mapo)42.341111111111-3.7283333333333Koordinatoj: 42° 20′ 28″ N, 3° 43′ 42″ U (mapo)
lando Hispanio
poŝtkodo 09001
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio
• Spanish Association of University Presses
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato de Burgoso (Kastilio kaj Leono)
Universitato de Burgoso (Kastilio kaj Leono)
DEC
Universitato de Burgoso
Universitato de Burgoso
Universitato de Burgoso (Hispanio)
Universitato de Burgoso (Hispanio)
DEC
Universitato de Burgoso
Universitato de Burgoso
Map
Universitato de Burgoso
vdr
Nuna Fakultato pri Juro.

La Universitato estis kreita en 1994, kiel disiĝo de la Universitato de Valadolido sur bazo de la kampuso kiun tiu havis en Burgoso. Ekde tiam, ĝi kreskis en institucioj kaj studfakoj. Dekomence ĝi estis regata de regkomitato, prezidita de la profesoro de Valadolido nome Marcos Sacristán Represa ĝis 1997. Ĝia unua rektoro estis profesoro José María Leal Villalba, el 1997 ĝis 2008. Lia sukcedanto estis la profesoro Alfonso Murillo Villar kiu siavice estis anstataŭita en 2016 de la profesoro Manuel Pérez Mateos.

Estas du kampusoj, nome San Amaro/Hospital del Rey kaj Rivero Vena. Aliaj instalaĵoj estas la Hospitalo de la Koncepiĝo kaj la komplekso rezideja kaj lerneja pri Miguel Delibes en Sedano. Estas ses fakultatoj, tri altlernejoj, tri institutoj, kaj unu esplorejo.

Inter honordoktoroj menciindas Juan Luis Arsuaga, Félix Rodríguez de la Fuente (in memoriam), Umberto Eco, Mario Vargas Llosa, kaj Margarita Salas.