Universitato-Ĝeneralaltlernejo Asindo

(Alidirektita el Universitato de Essen)

La Universitato-Ĝeneralaltlernejo Asindo estis la Universitato ekzistanta inter la jaroj 1972 kaj 2002 en la urbo Asindo (Essen). De 2003 ĝi formas parton de la Universitato Duisburg-Essen.

Historio redakti

La Universitat estis fondata fare de la lando Nordrejn-Vestfalio en la jaro 1972.

Oni kreis ĝin konscie kiel agado direkte al strukturŝanĝo en la Ruhr-regiono ekde la minindustrio al servosektoro kaj avancata tekniko.

La universitaton-ĝeneralaltlernejon Essen oni konstruis kiel domkvadrato ĉirkaŭ verda kampo ĉe la norda rando de la urbocentro sur antaŭe malkonstruita parto de la tradicia laborista kvartalo Segeroth, la hodiaŭa Asindo-nordkvartalo. Per lokado proksime de la urbocentro kaj en laborista kvartalo kaj per distribuo de la studentaj loĝohejmoj en la tuta urboteritorio oni intencis integradon de la akademianoj en la urban loĝantaron

 
kampo Asindo

Plu uzataj estis la konstruaĵoj de la iama pedagogia altlernejo en la urboparto Rüttenscheid. Hodiaŭ la ŝtata ekzamenoficejo por la instrustudado havas tie sian rezidejon. Prelegoj nur okazas malmultaj.

Same integata estis la Asinda kliniko en la urboparto Holsterhausen. La 1909 konstruitaj urbaj malsanulejoj en 1963 estis levata al dua medicina fakultato de la Westfälischen Wilhelms-Universität Münster. En 1967 la kliniko estiĝis parto de la novfondata Ruhr-universitato Bochum. En 1972 finfine ĝi eniĝis la Universitaton-Ĝeneralaltlernejon Asindo. Per tio Asindo kiel ununura novfondita universitato en Nordrejn-Vestfalio havis universitatan klinikon.

Multaj el la originaj reformkonceptoj de la fonda fazo pro diversaj kialoj ne sukcesis aŭ ne estis realigataj en la altlernejo. La altlernejo evoluis dum la paso de la jardekoj al normala universitato. La plej sukcesa el la reformideoj estis la malfermiĝo de la universitato al abiturientoj de la dua klerovojo, el kiuj multmiloj nur en Asindo akiris universitatajn finajn ekzamenojn kun sama sukceo kiel „normalaj“ studentoj.

Je la 31-a de decembro 2002 la Universitato-Ĝeneralaltlernejo Asindo estis malfondita fare de la landa registaro favore al la novfondado de la Universitato Duisburg-Asindo je la 1-a de januaro 2003.