Universitato de Gento (Belgio)

universitato en Belgio
(Alidirektita el Universitato de Gento)

La Universitato de Gento (UGent, antaŭe Reĝa Universitato GentoRUG) estas unu de la du grandaj universitatoj de Flandrio, en Gento. La UGent estas kiel plurala eduka institucio la kontraŭulo de la Katolika Universitato de Loveno kaj dum la pasintaj jaroj sin poziciis kiel flandra referenco-universitato. Ene de dekkvin jaroj (1991-2005) la nombro de gestudentoj je la Universitato de Gento duobliĝis ĝis proksimume 28.000.

Universitato de Gento
Ghent University logo (Dutch).png
Boekentoren 2010PM 1184 21H9022.JPG
moto inter utrumque
fondodato 9-a de oktobro 1817
Situo
Geografia situo 51° 2′ 38″ N, 3° 43′ 34″ O (mapo)51.0438888888893.7261111111111Koordinatoj: 51° 2′ 38″ N, 3° 43′ 34″ O (mapo)
urbo Gent, Belgujo
Estraro
gvidanto Anne De Paepe
Nombroj
nombro de studentoj ĉirkaŭ 32 000
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Gento
Information icon.svg
vdr

Internacie renomitaj sciencistoj instruis je la UGent, la tri profesoroj-nobelpremiitoj ligitaj al la UGent tra la historio tiurilate estas klara signo.

HistorioRedakti

La universitato fondiĝis de Reĝo Vilhelmo la 1-a kiel sekvo de lia politiko forigi la intelektan postrestan situacion de la sudo de sia Unuiĝinta Reĝlando Nederlando, la posta Belgio. Tiucele li ankaŭ fondis universitaton en Lieĝo. La UGent estis solene malfermita je la 9a de oktobro 1817, la unua rektoro estis JC Van Rotterdam.

Post la Belga Revolucio la Universitato de Gento iĝis tute franclingva (antaŭe la diskuta lingvo estis la latina, la lingvo de la tiama intelekta elito). Tamen la Flandra Movado provis nederlandlingvigi ĝin. Unu el la provoj datiĝas de la Unua mondmilito en 1917, sed estis nuligita post la milito. La demando tamen plu-okupis la spiritojn tiutempajn: en 1923 la tiama kabineta ministro Pierre Nolf enkondukis leĝon kiu enkondukis partan nederlandlingvigon de la universitato. Nur en la jaro 1930 la universitato devinitive estis nederlandlingvigita. La unua rektoro de la nederlandlingva universitato estis August Vermeylen (ĝis 1932).

Unu el la plej konataj konstruaĵoj de la UGent estas la tiel nomata "Boekentoren" [libra turo] de arkitekto Henry VAN DE VELDE, en kiu la universitata biblioteko havas sian sidejon.

Honoraj doktorecojRedakti

La universitato disdonis la titolon de honora doktoro al inter alie:

Eminentaj profesorojRedakti

FakultatojRedakti

En 2004 la universitato nombris 11 fakultatojn:

La Universitata Malsanulejo de Gento (nederlande Universitair Ziekenhuis Gent; UZ Gent) estas unu el la plej grandaj hospitaloj en Belgio.

AsocioRedakti

La Associatie Universiteit Gent (Asocio de Universato de Gento), mallonge AUGent, ekzistas ekde 2001, tiel kiel la unua dekreto tion volis, el unu universitato kaj unu aŭ pluraj altlernejoj. La Hogeschool West-Vlaanderen [Altlernejo Okcindenta Flandrio], kaj apude la Arteveldehogeschool (Gento) kaj la Hogeschool Gent apartenas al ĝi. La kunlaboro ekestis oficiala en la jaro 2003 per la fondo de aspc.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti