Universitato de Greifswald
La Universitato de Greifswald (latine Alma Mater Gryphiswaldensis; inter 1933-1945 kaj 1954-2018 nomita por Ernst Moritz Arndt) en Greifswald, Germanio estis fondita de urbestro Heinrich Rubenow en la jaro 1456.
Universitato de Greifswald | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato comprehensive university (en) | |||||
moto | Wissen Lockt. Seit 1456 La Remizo de Scio. Ekde 1456 | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 17-a de oktobro 1456 (universitataj prelegoj tamen jam okazis ekde 1436) | ||||
speco | ŝtata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 54° 5′ 41″ N, 13° 22′ 29″ O (mapo)54.09463888888913.374625Koordinatoj: 54° 5′ 41″ N, 13° 22′ 29″ O (mapo) | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Greifswald, Meklenburgio-Antaŭpomerio (Germanio) | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | Rainer Westermann (rektoro) Thomas Behrens (kanceliero) | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 12.100 (stato oktobro 2008) | ||||
nombro de kunlaborantoj | 5.029 (stato aprilo 2008, inkluzive de la universitata klinikaro) | ||||
el tio profesoroj | 222 | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Apud tiuj en Heidelberg, Köln, Leipzig kaj Rostock ĝi apartenas al la plej malnovaj universitatoj de Germanio kaj eĉ estas la dua plej malnova en norda Eŭropo. Pro la iama aparteno al Svedio kaj Prusio, oni povas nomi ĝin (laŭ aĝo) unua universitato de ambaŭ landoj.
La universitato troviĝas en la urbo Greifswald en Meklenburgo-Antaŭpomerio, federacia lando de Germanio. Hodiaŭ ĝi havas ĉirkaŭ 10.000 studentojn kaj estas unu el du universitatoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio. La dua estas Universitato Rostock.