Universitato de Kalifornio en Santa Cruz

publika kampuso de la universitato de Kalifornio

La Universitato de Kalifornio en Santa Cruz (angle University of California, Santa Cruz; mallonge UCSC) – fondiĝis dum la jaro 1965 kaj apartenas al la Universitato de Kalifornio, sistemo de ŝtataj universitatoj en la ŝtato Kalifornio de Usono. La universitato situas en pitoreska areo meze de granda pinarbaro, nordokcidente de la urbo Santa Cruz, kaj estas la plej grava ekonomia faktoro kaj plej granda labordonanto de la urbo. La universitato aparte konatas pro sia programo pri astrofiziko kaj marbiologio.

Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
university campus • publika eduka institucio en Usono
moto Fiat lux
(Estu lumo)
Informoj
fondodato 1965
speco Publika terkoncesa esploruniversitato ŝtata (unu el pluraj ŝtataj "universitatoj de Kalifornio")
jara budĝeto 407 milionoj da usonaj dolaroj
Situo
Geografia situo 36° 59′ 29″ N, 122° 3′ 39″ U (mapo)36.9914-122.0609Koordinatoj: 36° 59′ 29″ N, 122° 3′ 39″ U (mapo)
lando Usono
urbo Santa Cruz, Kalifornio, Usono
adreso 1156 High Street
poŝtkodo 95064-1011
Nombroj
nombro de studentoj 15.013 (stato de aŭtuno 2005)
nombro de kunlaborantoj 4.279 (stato de 2003).
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Dryad
arXiv
Association of American Universities
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Open Education Network
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj vd
filiita al
Universitato de Kalifornio vd
filioj
• Oakes College
• Merrill College
• Cowell College
• Stevenson College vd
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz (Kalifornio)
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz (Kalifornio)
DEC
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz (Usono)
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz (Usono)
DEC
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
Map
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
vdr
placo Quarry centre de la universitata tereno

Plue la universitato havas la renomon esti aparte liberala, kaj sekve aparte multaj studentoj de alternativaj vivoformoj troveblas tie. Kaj la prelegejoj, institutoj, manĝejoj kaj studentaj loĝejaroj troviĝas sur vasta areo de arbara parko kaj estas interligitaj per piediraj kaj biciklaj vojoj.

Dum la aŭtuna semestro de 2005 proksimume 15.013 studentoj estis registritaj en la universitato, kaj laŭ la stato de la jaro 2003 ekzistis 4.279 universitataj dungitoj. La edukejo dividatas en 10 kolegiojn, en kiuj ofertatas 90 diversaj specoj de studoj, el ili 30 postdiplomiĝaj studoj, en la fakoj arto, homsciencoj, sociscienco, biologio, fiziko kaj inĝenieraj sciencoj. La jara budĝeto de la universitato dum la jaro 2003 estis 407 milionoj da usonaj dolaroj.

Organiza divido redakti

  • kolegio Cowell (fondita dum 1965)
  • kolegio Adlai E. Stevenson (fondita dum 1966)
  • kolegio Crown (fondita dum 1967)
  • kolegio Merrill (fondita dum 1968)
  • kolegio Benjamin F. Porter (fondita dum 1969)
  • kolegio Kresge (fondita dum 1971)
  • kolegio Oakes (fondita dum 1972)
  • kolegio 8 (fondita dum 1972)
  • kolegio 9 (fondita dum 2000)
  • kolegio 10 (fondita dum 2002)

Konataj kunlaborantoj kaj studintoj redakti

Ekzemplaj profesoroj de la universitato estas

Inter la plej konataj studintoj de la universitato troviĝas

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
delegacio de GEJ en la universitato de Kalifornio en Santa Cruz dum la jaro 1983 (antaŭe maldekstre Franz Kruse)