Universitato de Karolo

publika universitato en Prago, Ĉeĥio; la plej malnova kaj plej granda ĉeĥa universitato

Universitato de Karolo (latine Universitas Carolina, en esperanto ankaŭ Karola Universitato) estas universitato en Prago, fondita en 7-a de aprilo la jaro 1348 de la Sankta Romi-Germana Imperiestro kaj Reĝo de Bohemio Karolo la 4-a (nomata "de Luksemburgio" aŭ "de Bohemio"). Ĝi estas la plej aĝa universitato de Mez-Eŭropo. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Universitato de Karolo
publika universitato • research institution • eldonejo
Informoj
fondodato 7-a de aprilo 1348
fondinto(j) Karolo la 4-a vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 50° 5′ 18″ N, 14° 24′ 13″ O (mapo)50.088414.4037Koordinatoj: 50° 5′ 18″ N, 14° 24′ 13″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Prago, Ĉeĥio
Nombroj
nombro de studentoj 49 508 vd (stato: 2020)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Koimbra Grupo
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• CESNET
• Alliance 4EU+
• Eŭropa Alianco por Sociaj kaj Homaraj Sciencoj
• ORCID
• Association of Libraries of Czech Universities
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
Koimbra Grupo vd
filioj
• Faculty of Pharmacy in Hradec Králové – Charles University
• Faculty of Medicine in Hradec Kralove, Charles University
• First Faculty of Medicine, Charles University
• Faculty of Medicine in Pilsen, Charles University
• naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo
• Catholic Theological Faculty of Charles University
• Protestant Theological Faculty – Charles University
• Hussite Theological Faculty, Charles University
• Second Faculty of Medicine – Charles University
• Third Faculty of Medicine – Charles University
Fakultato de Homaroj, Universitato de Karolo
• Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
jura formo Higher Education Institution vd
Universitato de Karolo (Ĉeĥio)
Universitato de Karolo (Ĉeĥio)
DEC
Universitato de Karolo
Universitato de Karolo
Universitato de Karolo (Prago)
Universitato de Karolo (Prago)
DEC
Universitato de Karolo
Universitato de Karolo
Map
Universitato de Karolo
vdr
Monumento al la fondinto de la universitato, Imperiestro Karolo la 4-a
Doktoriga dokumento de Friedrich Hopfner de 1905 (en la latina)

Historio redakti

Dum la epoko de la fondo de l'universitato, Prago ekfloris kiel ĉefurbo de la Sankta Romi-Germana Imperio. La universitato fondita de Karolo en sia funkcio kiel reĝo de Bohemio en la posta jaro per la diplomo de Eisenach de 1349 fariĝis "imperia universitato" kaj restis la plej grava de la mezepoka imperio ĝis la skismo komence de la 15-a jarcento. Laŭ la modelo de la (pli malnova) universitato de Parizo ĝi instruis en la klasikaj fakultatoj filozofia, jura, medicina kaj teologia.

Nationes ("nacioj") redakti

Komence ĝi estis dividita inter kvar t.n. "nacioj" (nationes) laŭ la proksimumaj devenaj teritorioj aŭ regnoj de la - nur viraj - studentoj, nome laŭ la "bohemia", "pola", "bavara" kaj "saksa". Ĉiu studento el la Reĝlando Bohemio, ĉu german- aŭ ĉeĥ-lingva, aŭtomate apartenis al la "bohemia nacio". Al la "pola nacio" apartenis ĉiuj studentoj el la eŭropa nordoriento, egale ĉu ili estis civitanoj de la mezepoka pola regno aŭ ne (do ekzemple ankaŭ rusoj), al la "saksa" ĉiuj studentoj el altgermana kaj malaltgermana Nordeŭropo (ekzemple do ankaŭ tiuj el nuntempa Nederlando) kaj el Skandinavio, al la "bavara" ĉiuj el suda Germanio, hodiaŭa Svislando kaj Italio.

En la aŭtonome administrita universitato, ĉiu "nacio" havis po unu voĉo. La ne-bohemaj nacioj kutime voĉdonis kontraŭ la bohema 3:1. La streĉoj inter la "nacioj" fortiĝis, kiam la bohema subtenis la eklezian reform-movadon de Jan Hus, dum la aliaj daŭre restis ĉe katolikismo. La Karola Universitato estis centro de la husana movado. La bohemaj studentoj atingis, ke la filo de imperiestro Karolo, reĝo Venceslao la 4-a de Bohemio, per la Dekreto de Kutná Hora (Kuttenberg) la 18-an de januaro 1409 decidis, ke la bohema nacio havos tri voĉojn kaj la aliaj kune unu voĉon. En majo 1409 ĉirkaŭ 1000 profesoroj kaj studentoj proteste forlasis Pragon kaj fondis novan universitaton en Lepsiko. Tiu elmigro kaj la fakto, ke la restintaj bohemoj en 1417 decidis, ke la praga universitato oficiale estus husana, izoligis ĝin de la aliaj (tiuepoke nur katolikaj) universitatoj de Eŭropo. Eĉ katolikaj bohemoj studis ne plu en Prago, sed en eksterlando. Kiel konsekvenco la antaŭa graveco de la Karola universitato perdiĝis.

Universitato de Karolo-Ferdinando redakti

En 1654 ĝi estis kunigita kun jezuita akademio, fondita en 1562, kaj nomita Universitato de Karolo-Ferdinando. Tiun en 1882 oni dividis en partoj ĉeĥa kaj germana. En 1920 estis renovigita la nomo Universitato de Karolo.

Fakultatoj redakti

Gravuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti