Universitato de Kioto

universitato ĉe Kioto, Japanio

La universitato de Kioto (japane 京都大学, Kyōto Daigaku) estas inter la plej grandaj kaj plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. La universitato havas tri kampusojn: Kampuso Joŝida en la kvartalo Sakjo de Kioto, Kampuso Uĝi en Uĝi kaj kampuso Katsura en la kvartalo Niŝikjo de Kioto.

Universitato de Kioto
京都大学
Kyoto University.jpg
fondodato 18-a de junio 1897
Situo
Geografia situo 35° 1′ 34″ N, 135° 46′ 51″ O (mapo)35.026212135.780842Koordinatoj: 35° 1′ 34″ N, 135° 46′ 51″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Kioto
京都大学
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

La universitato estis establita en 18-a de junio 1897 kiel Imperia Universitato de Kioto. Estis la dua universitato en Japanio, kies leĝa bazo estis la Imperia dekreto #209. En 1899 fakultatoj pri juro kaj pri medicino estis fonditaj. En decembro de la sama jaro, la universitata biblioteko kaj la universitata hospitalo malfermis siajn pordojn. En 1926 aldoniĝis instituto de kemiaj esploroj. En 1947 la universitato estis renomita Universitato de Kioto. Ekde 1949, preskaŭ ĉiujare novaj fakultatoj, esploraj stacioj kaj laboratorioj estis malfermitaj. En 1997, la universitata muzeo malfermiĝis.

StrukturoRedakti

En 2021 la universitato estis dividita en 10 fakultatoj:[1]

Ekzistis 17 postdiplomaj altlernejoj, 13 esplorinstitutoj kaj 28 esplorcentroj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti