Universitato de Leeds

universitato en Leeds

La Universitato de Leeds (angle University of Leeds) estas publika esplor-universitato en Leeds, Okcidenta Jorkŝiro, Anglio. Ĝi estis establita en 1874 kiel Yorkshire College of Science. En 1884 ĝi kuniĝis kun la Leeds School of Medicine (establita en 1831) kaj estis renomita Yorkshire College. Ĝi formis parton de la federacia Viktoria Universitato en 1887, kuniĝis kun la Owens College (kio poste iĝis la Universitato de Manĉestro) kaj kun la University College Liverpool (kiu iĝis la Universitato de Liverpool).[1] En 1904 la reĝo Eduardo la 7-a havigis ĉarton al la Universitato de Leeds.[2]

Universitato de Leeds
publika esplorada universitato • organizaĵo pri edukado
moto Et augebitur scientia
Kaj scio grandiĝos
Informoj
fondodato 1874
speco publika
Situo
Geografia situo 53° 48′ 26″ N, 1° 33′ 6″ U (mapo)53.807222222222-1.5516666666667Koordinatoj: 53° 48′ 26″ N, 1° 33′ 6″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Leeds, Anglio
adreso The University, Leeds, West Yorkshire, LS2 9JT
poŝtkodo LS2 9JT
Nombroj
nombro de studentoj 36 330
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Grupo Russell
• White Rose University Consortium
• Worldwide Universities Network
• N8 Research Partnership
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• ORCID
• Jisc
• Digital Preservation Coalition
• IIIF Consortium
• Koalicio por Retigita Informo vd
Universitato de Leeds (Britio)
Universitato de Leeds (Britio)
DEC
Universitato de Leeds
Universitato de Leeds
Map
Universitato de Leeds
vdr
The Great Hall.

La universitato havas 36 330 studentojn, nome estas la 5a plej granda universitato en Britio (el 169). El 2006 ĝis nuntempo, la universitato estis rangigita inter la 5 pintaj (kun la Universitato de Manĉestro, la Manĉestera Metropola Universitato, la Universitato de Nottingham kaj la Universitato de Edinburgo) en Britio laŭ la nombro de kandidatiĝoj ricevitaj.[3] Leeds havas enspezon de 789.6 milionoj de pundoj en 2019/20, el kiuj 139.9 milionoj de pundoj estis el esplorsubvencioj kaj kontraktoj.[4] La universitato havas financajn havaĵojn de 82.1 milionoj da pundoj (2019–20), range ekster la dek pintaj Britaj universitatoj laŭ financa havaĵo.[4]

Referencoj redakti

  1. Charlton, H. B. (1951) Portrait of a University. Manchester: U. P.; ĉap. IV
  2. University of Leeds – Heritage. University of Leeds. Arkivita el la originalo je 2020-07-22. Alirita 25a de Majo 2010.
  3. "The Times Good University Guide 2016: Most Applications", The Good University Guide. Arkivigite je 2022-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 Annual report and accounts 2019-20. University of Leeds. Alirita 15a de Marto 2021.