Universitato de Milano

universitato ĉe Milano, Italio

La Universitato de Milano (itale Università degli Studi di Milano, latine Universitas Studiorum Mediolanensis), aŭ Universitato de Studoj de Milano, konata populare kiel UniMiStatale, estas universitato en Milano, Italio. Ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 60,000 studentoj,[1] kaj konstata instruistaro kaj esplorstabanaro de ĉirkaŭ 2,000.[2]

Universitato de Milano
Festa del Perdono Facciata Milano.jpg
Situo
Geografia situo 45° 27′ 36″ N, 9° 11′ 41″ O (mapo)45.46006269.1946599782806Koordinatoj: 45° 27′ 36″ N, 9° 11′ 41″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Milano
Information icon.svg
vdr
Centra Biblioteko de Juro kaj Beletroj.
La "Omega", kemia departemento meze de la areo de UNIMI.
Ĉefa konstruaĵo de Farmacio.
La V-konstruaĵo de UNIMI en Altlernej-Areo.
Matematika departemento "Federigo Enriques".

La Universitato de Milano havas naŭ altlernejojn kaj proponas 134 subgradigajn kaj gradigajn kursojn, 21 doktorigajn lernejojn kaj 92 specialigajn lernejojn. La esploraj kaj instruaj agadoj disvolviĝis laŭlonge de la jaroj kaj pro tio ricevis gravajn internaciajn rekonojn.

La Universitato de Milano estas la nura Italia membro de la Ligo de Eŭropaj Esploruniversitatoj, nome grupo de dudek unu intensivaj esploruniversitatoj en Eŭropo. Ĝi konstante estas rangigita kiel unu el la plej bonaj universitatoj de Italio, kaj ĝenerale kaj en specifaj fakoj.

Unu Nobel-premiito pri fiziko, nome Riccardo Giacconi,[3] same kiel unu Fields medalricevinto, nome Enrico Bombieri,[4] studis en la Universitato.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti