Universitato de Oksfordo
La Universitato de Oksfordo (angle University of Oxford sed ankaŭ konata kiel Oxford University) estas la plej malnova universitato en la angla-lingva mondo. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Oni ne scias la fondo-daton, sed certe oni instruis tie en 1096.
Post 1167 kiam Henriko la 2-a malpermesis anglajn studentojn studi ĉe la Universitato de Parizo (Sorbono), Oksfordo rapide pligrandiĝis. Post la murdo de du studentoj en 1209 oni dissolvis la universitaton; estis fondita la Universitato de Kembriĝo. Sed en junio 1214 Nicholas de Romanis, papa legato, pritraktis ĉarton kaj la universitato revenis al Oksfordo.
La universitato estas federacio de diversaj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. Kiel Kembriĝo, la universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj. La kolegia sistemo devenas de la mezepoko, kiam religiaj ordenoj posedis konstruaĵojn en Oksfordo kie anoj de la ordenoj loĝis por studi kaj ĉeesti (aŭ fari) prelegojn en la urbo.
La Biblioteko Bodleian (angle: The Bodleian Library, pli ofte nomata simple The Bod) estas la plej grava biblioteko de la Universitato de Oksfordo en Anglio kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la ses bibliotekoj en Britio en kiujn oni metas ĉiun libron publikigita en la lando.
Kolegioj de la universitato de Oksfordo
redaktiKOLEGIO | FONDITA |
All Souls College | 1483 |
Balliol College | 1263 |
Blackfriars | 1221 |
Brasenose College | 1509 |
Campion Hall | 1896 |
Christ Church | 1546 |
Corpus Christi College | 1517 |
Exeter College | 1314 |
Green College [1] | 1979 |
Greyfriars | 1910 |
Harris Manchester College | 1889 |
Hertford College | 1740 |
Jesus College | 1571 |
Keble College | 1870 |
Kellogg College | 1990 |
Lady Margaret Hall | 1878 |
Linacre College | 1962 |
Lincoln College | 1427 |
Magdalen College | 1458 |
Mansfield College | 1886 |
Merton College | 1264 |
New College | 1379 |
Nuffield College | 1958 |
Oriel College | 1326 |
Pembroke College | 1624 |
Queen's College | 1341 |
Regent's Park College | 1927 |
Reuben College | 2019 |
St Anne's College | 1878 |
St Antony's College | 1953 |
St Catherine's College | 1963 |
St Cross College | 1965 |
St Edmund Hall | 1278 |
St Hilda's College | 1893 |
St Hugh's College | 1886 |
St John's College | 1555 |
St Peter's College | 1961 |
Somerville College | 1879 |
Templeton College [1] | 1995 |
Trinity College | 1554 |
University College | 1249 |
Wadham College | 1610 |
Wolfson College | 1981 |
Worcester College | 1714 |
Wycliffe Hall | 1877 |
Aliaj kolegioj en Oksfordo
redaktiBonvolu noti ke troviĝas dua universitato en Oksfordo – Brookes-Universitato, antaŭe la Oksforda Politekniko. Ĝi estas moderna universitato, havas propran terenon, kaj ne estas ligita al la Universitato de Oksfordo.
Ankaŭ troviĝas kelkaj sendependaj kolegioj ne ligitaj al la universitato. Ili ofte estas popularaj ĉe eksterlandaj studentoj, ĉar tio permesas ilin diri tute honeste, ke ili ja studis ĉe Oksfordo. La kvalito de la edukado en la kolegioj varias.
Kolegio Ruskin ankaŭ troviĝas en Oksfordo. Ĝi ne estas parto de la Universitato de Oksfordo, sed havas fortajn ligojn kun ĝi.
Sporto
redaktiInter la kolegio ekzistas multaj sportaj konkursoj. Ankaŭ inter studantoj de Kembriĝo kaj Oksfordo okazas sportaj konkursoj. La plej fama estas remkonkurso por okremistaj boatoj. Ĝi nomiĝas La boata kurumo kaj unuafoje okazis en 1829.
Famaj diplomitoj
redakti- 46 Nobel-premiitoj (ekz. Vidiadhar Surajprasad Naipaul; Aung San Suu Kyi el Mjanmaro (antaŭe: Birmo) - ŝi ricevis Nobel-premion pri paco; Baruch Samuel Blumberg; Michael Spence; Howard Florey; Cyril Hinshelwood; Martin Ryle),
- 25 ĉefministroj (premieroj) de Britio, i.a. David Cameron, Tony Blair, Margaret Thatcher, Theresa May, William Ewart Gladstone, Clement Attlee, Harold Macmillan, Harold Wilson,
- multaj prezidentoj de eksterlando (ekz. Prezidento de Usono Bill Clinton, Prezidento de Peruo Pedro Pablo Kuczynski, Ĉefministroj (Premiero) de Hindio Indira Gandhi, Manmohan Singh, Premieroj de Aŭstralio Malcolm Fraser, Tony Abbott, Ĉefministro de Kanado John Turner, Reĝo de Norvegio Haroldo la 5-a (Norvegio), Reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a (Jordanio), Prezidento de Ganao John Kufuor, Premiero de Hungario Viktor Orbán, Ĉefministro de Pakistano Benazir Bhutto, Ĉefministro de Cejlono (nun: Srilanko) S. W. R. D. Bandaranaike, Ĉefministro de Tajlando Abhisit Vejjajiva)
- 12 sanktuloj (i.a. Thomas More),
- 8 beatuloj (i.a. Duns Skoto),
- 1 papo (kontraŭpapo) - Aleksandro la 5-a (kontraŭpapo),
- 18 kardinaloj,
- 86 arkiepiskopoj, ekz. Rowan Williams la Ĉefepiskopo de Canterbury
- Shoghi Effendi Rabbání (Li estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá, kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá'u'lláh).
- pluraj poetoj kaj verkistoj (ekz. Robert Graves, Oscar Wilde, Matthew Arnold, Evelyn Waugh, Aldous Huxley, Clive Staples Lewis, esperantisto JRR Tolkien kaj Walter Raleigh).
- Adam Smith - ekonomikisto
- Ghil'ad Zuckermann – lingvisto
- László Székelyhidi (pli juna), hungara matematikisto
- Péter Róna, hungara ekonomikisto
Galerio
redakti-
kolegio Sommerville
-
la jezuita edukejo Campion Hall
-
la kvarangula kortego de la kolegio krista preĝejo
-
korto de la kolegio Exeter
-
kolegio Lady Margaret Hall
-
kolegio Oriel College
-
Suda alo de la kolegio St Hilda's College
-
kolegio St Hugh's College
-
ĉefa enirejo de la kolegio Balliol College
-
Wycliffe Hall, la anglikana teologia kolegio de la universitato
Aliaj institucioj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 La kolegio Green kaj kolegio Templeton ekde oktobro 2008 konsistigas kunan kolegion Green Templeton.