Universitato de Panonio

Universitato de Panonio estas universitato en Veszprém (urbo), kie lernas preskaŭ dek mil studentoj. La mallongigo hungare estas PE. Ĝi havas 5 fakultatojn, kiuj funkcias krom Veszprém en aliaj 3 urboj: Keszthely, Pápa kaj Nagykanizsa, fine la universitato havas altajn edukadojn en Pápa, Székesfehérvár, Ajka, Szombathely, Zalaegerszeg, Budapeŝto.

Universitato de Panonio
La unua domego de la universitato
La unua domego de la universitato
universitato
Informoj
fondodato 1949
speco ŝtata universitato
lingvo(j) Hungara lingvo
Situo
Geografia situo 47° 5′ 19″ N, 17° 54′ 29″ O (mapo)47.0886111117.90805556Koordinatoj: 47° 5′ 19″ N, 17° 54′ 29″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Veszprém (urbo), Hungario
Nombroj
nombro de studentoj 9600
adreso 8200 Veszprém, Egyetem u. 10.
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
filioj
• University of Pannonia, Faculty of Business Administration Zalaegerszeg vd
Universitato de Panonio (Hungario)
Universitato de Panonio (Hungario)
DEC
Universitato de Panonio
Universitato de Panonio
Map
Universitato de Panonio
vdr

Historio redakti

Historio de la universitato komenciĝis neoficiale jam en la 13-a jarcento. Tie funkciis altlernejo, kie oni instruis teologion, juron kaj artojn. Tie lernis ekzemple la diplomatoj. En 1276 ĝi estis detruita kaj ĝis la socialismo okazis paŭzo. En 1949 oni fondis veran universitaton, tiam fakultato venis el Budapeŝto kaj lernis 107 studentoj helpe de 16 pedagogoj. La vera memstariĝo okazis en 1951. Ĝi daŭre pligrandiĝis. La hodiaŭa nomformo estas uzata ekde 2006, pli frue ĝi estis Universitato de Veszprém.

Inter 1991-1994 provizore en la universitato funkciis ankaŭ Teologia Altlernejo (Veszprém).

 
La dua domego de la universitato

Georgikon redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Georgikon.

Aparte menciindas fakultato nomata Georgikon en Keszthely, kiu estis la unua agrara altlernejo de Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1797 fare de György Festetics (agronomo). Elstaraj pedagogoj estis Sámuel Tessedik (pastoro, 1742–1820), Ferenc Pethe, János Nagyváthy. Georgikon funkciis longe kiel akademio, foje altlernejo, eĉ universitato. Ĝi estas apartenaĵo de Universitato de Panonio ekde 2000.

Rektoroj de la universitato redakti

Studentoj de la universitato (elekto) redakti

Studentoj, poste profesoroj de la universitato (elekto) redakti

Instruistoj de la universitato (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Profesoroj de Universitato de Panonio.

Fontoj redakti

 
Domo de la universitato en la historia kvartalo en Veszprém
 
Lernoĉambro nomata pri Károly Polinszky