Malfermi la ĉefan menuon

Universitato de Picburgo

La Universitato de Picburgo aŭ en angla University of Pittsburgh (ofte aludita kiel Pitt) estas ŝtat-rilata universitato situanta en Picburgo, Pensilvanio, Usono. Ĝi estis fondita ĉe la bordo de la usona landlimo kiel Picburga Akademio en 1787, kaj evoluis al la Western University of Pennsylvania (Okcidenta Universitato de Pensilvanio) per ŝanĝo de ties patronaro en 1819. Post survivo de du detruaj incendioj kaj variaj relokigoj en la areo, tiu altlernejo moviĝis al sia nuna loko en la kvartalo Oakland de la urbo kaj estis renomita al Universitato de Picburgo en 1908. Dum la plej granda parto el sia historio Pitt estis privata institucio, ĝis ĝi iĝis parto de la Commonwealth System of Higher Education en 1966.

La universitato estas komponita de 17 subgradaj kaj gradigaj lernejoj kaj altlernejoj situantaj ĉe sia urba picburga kampuso, hejmo de la universitata centra administracio kaj de 28,766 subgradaj, gradiĝantaj, kaj profesiaj studentoj. La universitato inkludas ankaŭ kvar aldonajn subgradajn lernejojn situantaj ĉe kampusoj en Okcidenta Pensilvanio: nome Bradford, Greensburg, Johnstown kaj Titusville. La picburga kampuso de 132 akreoj enhavas multajn historiajn konstruaĵojn de la Historia Distrikto Schenley Farms, ĉefe de novgotika arkitekturo, kiel la Katedralo de Learning. La kampuso estas situanta apud la University of Pittsburgh Medical Center (UPMC), same kiel la Muzeoj Carnegie de Picburgo, la Parko Schenley kaj la Carnegie Mellon University.

Elektitaj instruistojRedakti