Universitato de Tuluzo
La Universitato de Tuluzo lokiĝas en urbo Tuluzo, Francio, kaj estas unu el la plej antikvaj de la mondo, ĉar ĝi fondiĝis en la 12-a de aprilo 1229.
Universitato de Tuluzo | ||
---|---|---|
![]() | ||
fondodato | 1229 | |
fondinto | Raymond VII, Count of Toulouse vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 43° 36′ 16″ N, 1° 26′ 37″ O (mapo)43.6044444444441.4436111111111Koordinatoj: 43° 36′ 16″ N, 1° 26′ 37″ O (mapo) | |
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
Historio redakti
La kreado de la Universitato de Tuluzo estis altrudita al la grafo Rajmondo la 7-a (1197-1249)[1] kiel parto de la Traktato de Parizo en 1229, kiu finigis la krucmiliton kontraŭ la kataroj. Ĉar oni suspektis ke li simpatiis kun la heretikuloj, Rajmondo devis financi la instruadon pri teologio. La episkopo Fulko de Tuluzo (1150-1231)[2] estis inter la fondintoj de la universitato. Ĝiaj unuaj profesoroj estis: Johano de Garlando (1195-1272)[3] kaj Rolando de Kremono (1178–1259)[4]. Aliaj fakultatoj estis poste aldonitaj, kiel juro kaj medicino. Komence la universitato estis lokigita en la urbocentro, kune kun la praaj rezidejoj de la studentoj, la kolegioj.
Referencoj redakti
- ↑ Personensuche
- ↑ Encyclopaedia Britannica. Arkivita el la originalo je 2014-02-05. Alirita 2014-04-24.
- ↑ Bibliothèque Nationale de France
- ↑ Treccani.t