Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro

La Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (portugale Universidade do Estado do Rio de Janeiro, UERJ) estas subŝtata publika universitato de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estis fondita per dekreto de la 4-a de decembro 1950, kiu kunigis kelkajn pli antikvajn fakultatojn de la urbo Rio-de-Ĵanejro, la plej malnova inter ili la Fakultato de Ekonomikaj Sciencoj (Faculdade de Ciências Econômicas), fondita la 12-an de oktobro 1930.

Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
universitato • publika eduka institucio • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 4-a de decembro 1950
Situo
Geografia situo 22° 54′ 40″ S, 43° 14′ 10″ U (mapo)-22.91111111-43.23611111Koordinatoj: 22° 54′ 40″ S, 43° 14′ 10″ U (mapo)
lando Brazilo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio)
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio)
DEC
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejro)
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
Map
Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
vdr

En 1950 Rio-de-Ĵanejro estis la ĉefurbo de Brazilo kaj tiam troviĝis en la Federacia Distrikto, kiu, post transiro de la ĉefurbo al Braziljo en 1960, dum iom da tempo nomiĝis Subŝtato Gvanabaro. Pro tio antaŭaj nomoj de la universitato estis "Universitato de la Federacia Distrikto" (Universidade do Distrito Federal), "Universitato de Rio-de-Ĵanejro" (Universidade do Rio de Janeiro) kaj "Universitato de la Subŝtato Gvanabaro" (Universidade do Estado da Guanabara).

Pli ol 70-jara, kun 8 kampusoj, pli ol 90 bakalaŭraj aŭ licenciaj kursoj, 60 magistriĝaj kursoj kaj pli ol 45 doktoriĝaj kursoj, pli ol 2 800 profesoroj kaj 43 mil studentoj, UERJ estas nuntempe unu el la plej grandaj kaj plej renomaj de sia lando kaj de Latinameriko.

Eksteraj ligiloj redakti