Universo en akcelo

Universo en akcelo estas koncepto kiu priskribas astronomiajn observadojn laŭ kiuj la universo estas akcele ekspansianta, aŭ pri kiel la rapido, per kiu la universo ekspansias, estas pliiĝanta. La evidento de tiu surpriza kaj neatendita fenomeno rezultis en 1998 el ĉielaj observoj de supernovaoj de la tipo I-a en foraj galaksioj. Inter la unuaj, se ne la unua, konstantantoj de tiu fenomeno estis Gerson Goldhaber[1][2]

Eksperimentaj evidentoj redakti

La supernovaoj de tipo I-a estas objektoj multe lumaj ĝis tiom ke ili fariĝas lumaj kiel la tuta galaksio al kiu ili apartenas. Ili, krome, estas karakterizitaj per precize difinita kurbo de brileco kaj spektreco. Tiuj karakterizoj ebligas ke ili estu uzataj kiel standarta kandelo kaj permesas precizan mezuron pri ilia distanco. Tiu ĉi kune kun la mezuro pri la Ruĝenŝoviĝo utilis por mezuri la rapidon de la ekspansio responde de la tempa distanco kaj evidentigi la akcelon de la eskpansio.

La unuaj observoj de 1998 estis replikitaj kaj konfirmitaj.[3] [4]

Krome la fenomeno de universo en akcela ekspansio estis plifortigita per aliaj sendependaj mezuradoj kiel tiuj bazitaj sur clustering (analizo de grupoj) kaj sur observoj de anizotropio de la Kosma fona radiado.

Implicoj redakti

Universo akceliĝanta implicas ke la rapido per kiu unu galaksio malproksimiĝas de aliaj pliiĝas en la tempo. Se la akcelo insiste daŭrus, la galaksioj malproksimiĝus unuj de la aliaj tiamaniere ke ilia Ruĝenŝoviĝo estus tiom granda ke malebliĝus la observadon pri ili kaj la universo aperus malluma. En plej konsekvencaj scenaroj, la rezulto estus la malkompaktiĝo de tuta materio de la universo. La nova teorio de la finiĝo de la universo estis envortigita kiel Big Rip (Granda Ŝiro).

Kosmologiaj modeloj provantaj eksplikon redakti

Tiu akcela ekspansio implicas ke la universon konstituus plejparte pli da energio ol materio. Energio, fakte, havas negativan premon kaj liverus repuŝan forton, kontraŭgravitan. La observita akcelo implicus ke la universo estus konstituita 75% je energio rekte neobservita, difinita malluma energio, homogene disa en la universo. La kosmologiaj modeloj, celantaj harmoniigi tiun fenomenon kun aliaj certaj fizikaj fenomenoj, uzas malsamajn hipotezojn: la modelo de la kosmologia konstanto, neidenta al nulo (kiu eble kaŭzas ankaŭ la kosman inflacion), kaj la modelo de la kvintesenco (fiziko), kaj aliaj. La lastaj observoj kliniĝas al la teoria harmoniigo per la modelo de la kosmologia konstanto.

Tiuj observoj kaj la rilataj interpretaj teorioj krizigis la antaŭan teorion pri universo en malakcelo, kiu laŭmulte da jaroj estis la modelo dominanta en la astronomia kosmologio ĉar oni pensadis ke la gravita forto estas bremso por la malproksimiĝo, jam konata kaj teoriigata de longatempo, de la materio el la imagita startcentro.

Ne necesas diri ke ankaŭ tiuj novaj konceptoj de universo en akcela malproksimiĝo multe interesis la fantazisciencon[5]

Notoj redakti

  1. Gerson Goldhaber kaj Saul Perlmutter, "A study of 42 type Ia supernovae and a resulting measurement of Omega(M) and Omega(Lambda)", Physics Reports -Review section of Physics Letters 307 (1-4): 325-331 Dec. 1998.
  2. Garnavich PM, Kirshner RP, Challis P, et al. "Constraints on cosmological models from Hubble Space Telescope observations of high-z supernovae" Astrophysical Journal 493 (2): L53+ Part 2 Feb. 1 1998.
  3. Leibundgut, J. Sollerman, "A cosmological surprise: the universe accelerates", Europhysics News, 2001, volume 32, nº 4[1]
  4. Confirmation of the accelerated expansion of the Universe, Centre National de la Recherche Scientifique, 19a de Septembro, 2003 [2]
  5. Paul Davies, I Misteri del Tempo, Oscar Saggi Mondadori, 1997, Milano (ISBN 8804427361)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti