Berikon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Unterberikon)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Berikon-Widen (stacidomo).
Berikon
Blazono de Berikon
Berikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 21′ 10″ N 8° 22′ 25″ O / 47.35278 °N, 8.37361 °O / 47.35278; 8.37361 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 10″ N 8° 22′ 25″ O / 47.35278 °N, 8.37361 °O / 47.35278; 8.37361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4491
Areo 5,38 km²
Alteco 554 m super marnivelo
Poŝtkodo 8965
Komunumkodo 4062
Mapo de Berikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Berikon estas urbo komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4491 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo situas sur la kulmino de la Mutschellen-Pasejo ĉe la limo kun Kantono Zuriko. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Oberberikon kaj Unterberikon, kiuj kunkreskis du la lastaj jaroj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Berikon limas en nordo al Rudolfstetten-Friedlisberg im Norden, en oriento al Birmensdorf (Kantono Zuriko), en sudo al Oberwil-Lieli, en okcidento al Zufikon, kaj en nordokcidento al Widen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la mallarĝŝpura fervojo de Dietikon al Bremgarten. La stacidomo de Berikon situas ekzakte sur la Mutschellen-pasejkulmino. De tie eliras ankaŭ poŝtaŭtolinioj al Baden kaj Zuriko-Wiedikon.

Historio redakti

 
Preĝejo Sankt-Maŭricio en Berikon

La unua dokumenta mencio de Berikon datiĝas de la 28-a de junio 1153 kiel Berchheim.

En mezepoko Berikon apartenis al la Habsburgoj, kiuj en Berikon funkciigis tribunalon. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo en 1415 konkeris la hodiaŭan Argovion, Berikon estis metita sub la suvereneco de la urbo Zuriko, kiu dividis la lokon en du partojn, nome Oberberikon, kiu estis atribuita al la distriko Keln kaj Unterberikon, kiu fariĝis parto de la Grafejo Baden. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. La du komunumoj nun estis atribuita al la Kantono Baden. En 1803 post la integriĝo de la Kantono Baden al la nova Kantono Argovio, la du komunumopartoj estis reunuigitaj. La civitanaj komunumoj ankoraŭ ĝis la jaro 1906 restis apartaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti